Unuafoje oni fotis nigran truon

April 15, 2019

(Kunverkis ĉi tiun artikolon Loiĉ Rossi) 

 

La 10-an de aprilo 2019 fariĝas nun tre grava dato. Sciencistaro anoncis, post longa kuna laboro, ke ili sukcesis foti nigran truon. Ili elmontris la rezulton de grandega klopodo kiu arigis pli ol 200 sciencistojn. Sed kion la foto reprezentas?

 

Unu el la notindaj aferoj estas, ke tiu foto konfirmas la ekziston de nigraj truoj. Tiuj objektoj estis prediktitaj de la teorio de relativeco, elpensita per la germana sciencisto Albert Einstein. Li proponis, ke spaco suferas ŝanĝojn pro grandaj fortoj, kiel tiuj de tre densaj kosmaj objektoj. La malfacileco malkovri nigrajn truojn devenas de la fakto, ke teorie ilia denseco estas tiom forta, ke eĉ lumo ne povas eskapi el ili. Pro tio, nigraj truoj estas nevideblaj .

 

Sed se ne estas lumo, kiel oni povas foti? Oni fakte povas observi la spurojn de la manĝo de la nigra truo. Teamo da sciencistoj planis fari ĝuste tion. Pruvoj montris, ke estis nigra truo en la galaksio Messier 87 (M87), kiu troviĝas 55 miljardo da lumjaroj de la Tero. Ili direktis sian atenton al la loko kiu troviĝas la nigra truo, kaj provis observi la gason kiu ekzistas ĉirkaŭ la truo. La denseco kaj la gravita forto de la nigra truo altiras la ĉirkaŭantan gason kiu fluas kvazaŭ rivero. La rapideco kaj premego altigas la temperaturon de la gaso al miljardo da celsiaj gradoj. Tio eligas radiadon. Kaj tiu radiado ja videblas en radio-ondolongoj.

 

La foto iom aspektas kiel savzono. Tio tute kongruas kun la antaŭkalkuloj de la teorio de Einstein : la radioj de lumo povas esti kurbigitaj per granda maso, kiel tiu de stelo, galaksio, aŭ nigra truo. Ĉi-kaze, parto de la lumo kiu venas de malantaŭ la truo estas tiom kurbigita per la gravito ke ĝi tamen alvenas al ni ! La sciencistojn sukcesis foti la kurbiĝon kaj tiel aperas la silueton de la nigra truo, danke al la lumo kiu turniĝas aŭ volvas ĉirkaŭe, kvazaŭ ĝi estu akvo eniranta truon.

 

La kapton de la radiado faris diversaj radioteleskopoj kiuj troviĝas en montoj en Ĉilio, Usono, Hispanio, Antarktiko kaj Meksiko. Kune, celitaj al la nigra truo, ili kaptis parton de la radiado, sendis al superkomputilon, kiu kolektis la informojn per specifa algoritmo. Tiu algoritmo kombinis la datumojn de unuopaj teleskopoj kiuj tiel funkciis kiel unu sola giganta teleskopo (fakte, de la grando de la propra Tero-planedo). La rezulto estas la nun fama foto.

 

Sed antaŭ tiu observo ne estis matematiko por programi komputilon interpreti la grandan kvanton da informoj de la teleskopoj. Tiu kiu solvis tiun gravan problemon estas la nun konata sciencistino Katie Bouman, kiu fariĝis tuj fama pro la foto. Ŝi kreis la algoritmon kiu ebligis superkomputilon kompreni la dataron senditan de la teleskopoj kaj krei la faman foton. La 26-jaraĝa gradiĝa studento nun eniris la historion de scienco kiel la respondeculo pri la fama foto de nigra truo..

 

 La juna Katie Bouman, ege surpriza kun la rezulto de siaj propraj klopodoj

 

La originala foto (kiu ilustras tiun ĉi artikolon) montras la nigran truon interne, ĉirkaŭita de la spaca gaso kiu vorticas al ĝia interno. Sciencistoj eĉ planis kiel estus la foto, surbaze de diversaj mezuriloj, kaj akorde kun la matematikaj kalkuloj. Estas bela surprizo konstati, ke la matematikaj formuloj tre precize kreis teorian modelon kiu fariĝis vere proksima de la realo. Vi povas observi tiun bildon sube:

 

 La du superaj bildoj estas simulaĵoj de la vera bildo, kiu troviĝas tuj sube. 

 

 Tiaj bildoj estos tre utilaj al sciencistoj por pli bone kompreni kio okazas en la ĉirkaŭaĵo de nigraj truoj kaj kiel tiuj voremaj monstroj funkcias. Tiu esploro estas nur la unua paŝo por novaj demandoj kaj eventuale novaj respondoj, kiuj helpos antaŭenigi nian scion pri la origino de universo kaj aliaj misteraj kosmaj objektoj.

 

 

Please reload

Recent Posts

December 19, 2018

Please reload

Archive

Please reload

Tags

Address

Rotterdam, Netherlands

Contact

Follow

©2017 by ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta. Proudly created with Wix.com