Pri la lastaj monatoj

December 19, 2018

 

Karaj geamikoj,

Vi certe observis ke ISAE artikoletoj ne plu aperis antaŭ monatoj. Vi pravas.

La lasta afiŝo estis en septembro, kaj ekde tiam ne plu aperis ĉi tie ajnan artikolon pri iu ajn scienca temo. Eĉ kiam ni trovis diversajn kuriozajn sciencajn eltrovojn vaste diskonigitaj per aliaj medioj, ISAE retpaĝo silentis. 

La propono de tiu ĉi artikolo estas klarigi tion, kaj iom pensigi nian legantaron.

Ni ege ĝojas nian membraron kaj legantaron, kiu fidele legas kaj diskonigas nian enhavon. Kaj mi pensas, ke la legantaro mem jam observis la aŭtotorj de la plejmulto el la artikoloj kiuj aperas ĉi tie.

Estas esence du kontribuantoj kiuj regule skribas al nia retpaĝo. Eventuale ekaperas unu alia kiu provas helpi sendante materialon. Kiam teamo estas tiom malgranda, ĉiu problemo kun unu aŭ alia malhelpas 50% de la laboro. Tio estas ja malfaciliga.

Bone, en la lastaj tri monatoj ambaŭ konstantaj kunlaborantoj de ISAE retpaĝo simple ne plu sukcesis kroman tempon por fari la artikolojn. Profesiaj devigoj forte impaktis nian kapablon trovi alternativan tempon krei novajn materialojn. Novaj projektoj foje fariĝis prioritatoj kaj ni bedaŭras, ke la konsekvencoj de tio atingas nian fidelan legantaron kaj la propran ISAE mem.

Mi nun profitas de tempo kiun mi devus dediĉi al alia grava afero, por skribi tiujn vortojn. Sed ni ŝuldas al vi atenton, kaj pro tio ni devas serĉi ilin ie ajn por almenaŭ paroli al vi kelkajn vortojn.

ISAE kreskiĝis ĉi-jare, ĉefe pro la intensiĝo de la agado en la sociaj retoj, kaj kulminis kun nia kunsido dum UK Lisbono. Ni kredas, ke ni sentigis ĉiujn per nia ĉeesto kaj propagandado, ĉefe dum movada foiro. Sed tio estas nur la videbla parto. Ni daŭre devas labori favore al diskonigado de scienco pere de esperanto. Ŝajne tiu ĉi parto estas vere simpla, sed ĝi postulas plian tempon kaj energion ol ni ofte supozas. Pro tio, la kontinuiĝo de ISAE dependas de ĉiuj kiuj ŝatas sciencon, kaj povas kunlabori kun ĝi. Ni ne scias, ĉu la jaro 2019 donos al ni pli da tempo aŭ forpelos ĝin pli kaj pli. Neniu scias. Sed ni esperas, ke la konstantaj kunlaborantoj sukcesu repreni ioman kroman tempon, kaj ni eĉ pli esperas, ke novaj kontribuantoj aperu kaj helpu nin dividi pezan surŝultran ŝarĝon.

Dankon.

Please reload

Recent Posts

December 19, 2018

Please reload

Archive

Please reload

Tags

Address

Rotterdam, Netherlands

Contact

Follow

©2017 by ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta. Proudly created with Wix.com