Malgrandaj robotoj sukcese atingis la surfacon de asteroido

September 25, 2018

 

La 21-a de septembro 2018, la japana spaca sondilo Hayabusa 2 (Falko) sukcese liberigis du malgrandajn robotojn sur la surfaco de la asteroido Ryugu. La Japana spaca agentejo (JAXA) raportis, ke la robotoj atingis la surfacon kaj funkcias bone. Unu el ili jam sendis kelkajn fotojn el la asteroido.

 

La du robotoj, nomataj MINERVA-II1 A kaj B estas tre malgrandaj veturiloj kiuj havas diametron de 18 cm kaj alton de 7 cm kaj pezas nur 1 kg.

 

La robotoj fakte estas veturiloj, sed pro tre malgranda gravito je la surfaco de Ryugu, veturiloj uzante normalajn radojn aŭ rampilojn flosus supren kiam ili ekmoviĝus.

 

Pro tio, la MINERVA veturiloj ne moviĝos aŭte, sed salte ! Ene de la roboto estas motoro kiu turniĝas kaj kaŭzas saltadon. La Rover saltos, restos super la surfaco de la asteroido dum 15 minutoj kaj povos movi ĝis 15 m horizontale.

 

Per tiu ĉi moviĝ-sistemo, la veturilo povos esplori diversajn lokojn sur la surfaco de la asteroido. En Ryugu, MINERVA-II1 moviĝos aŭtonomie, kaj determinos al si kion ĝi devas fari por esplori.

 

Ĉiu veturilo havas kameraojn por foti la surfacon de la asteroido. Ili ankaŭ kunportas mezurilojn por temperaturo, potencialo de la surfaco kaj akcelo de la gravito.

 

Krom tiuj veturiloj, la sondilo ankaŭ kunportas German-Francan roboton nomata MASCOT, kiu liberiĝos sur la surfaco de Ryugu en la komenco de oktobro. MASCOT estas skatolforma roboto, ne pli granda ol ŝuo-skatolo. Ĝi kunportos kameraon, magnetomezurilon kaj spektromezurilon por studi la asteroidan surfacon. MASCOT uzos similan sistemon al tiu de MINERVA-II por salti de loko al loko sur la asteroido.

 

Hayabusa 2 alvenis en la ĉirkaŭo de Ryugu en junio 2018 kaj, krom la liberigo de la veturiloj, ĝi ankaŭ devas rikolti ekzemplerojn de la asteroido. Por fari tion, ĝi havas aparaton por “pafi” la asteroidan surfacon kaj polvosuĉilon por kolekti la erojn disigitajn. Je la fino de 2019, Hayabusa 2 revenos al la Tero kun la ekzempleroj, kiuj estos studataj en laboratorioj. Ĉar la asteroidoj formiĝis en la sama epoko de la komenco de la sunsistemo, sciencistoj povas multe lerni pri la historio de la sunsistemo kaj pri la formiĝo de la planedoj.

 

La foto kiu ilustras la artikolon estis prenita per la veturilo MINERVA-II 1A el la surfaco de la asteroido Ryugu. La surfaco videblas malsupre kaj la blanka makulo supre estas kaŭzita per la lumo de la Suno. La foto estas malklara ĉar ĝi estis prenita per la veturilo dum unu el siaj saltoj. (Fonto: JAXA)

Please reload

Recent Posts

December 19, 2018

Please reload

Archive

Please reload

Tags

Address

Rotterdam, Netherlands

Contact

Follow

©2017 by ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta. Proudly created with Wix.com