La recepto por egipta mumiigo estus multe pli malnova ol antaue pripensita

August 31, 2018

 

 Fonto : pixabay

 

Novaj testoj faritaj sur mumio prahistoria rivelas ke mumiigo okazis 1500 jarojn pli frue ol atendita. La “recepto” de la mumiigo enhavis antibakteriajn substancojn similajn al tiuj uzataj de la egiptoj 2500 jarojn poste.

 

Datita inter 3700 kaj 3500 a.K. mumio konservata en le egipta museo de Torino ekde 1901 havas la apartaĵon de neniam ricevis konservajn procedurojn. Oni pensis tiam ke la korpo estis nature mumiigita per sekiganta ago de la varma kaj seka sablo el dezerto. Ĵusaj analizoj faritaj de serĉistoj el la universitato de Jorko [York] kaj Universisato "Macquerie" (Sidnejo) tamen rivelis ke ne estis tiel. La Mumio reale ricevis mumiigan proceduron longtempe antaŭ la proceduro fariĝas kutime  en egiptujo.

 

 

La recepto? Vegetala oleo, konifera rezino varmigita, ekstraktaĵo de aromaj plantoj kaj miksaĵo de sukero kaj gumo vegetala uzita por sorbigi la funebrajn tekstilojn kiuj ĉirkokovras la korpo. La studo publikigita en Journal of Archaeological Science, rivelas ke la substancoj tiuepoke uzitaj enhavis tiom da antibakteriaj agentoj kiom en la metodoj uzitaj de la egiptaj mumiigantoj 2500 jarojn poste.

 

Laŭ Stephen  Buckley, kemisto-arkeologo kaj fakulo pri mumiigo ĉe Yorka universitato, iliaj resultoj reprezentas la praprocedurojn de la klasika mumiigo kiu fariĝos piliero de la antikva egipta kulturo.

 

La mumio, inter dudekjaraĝa lak tridekjaraaĝa homo devenas el sudo de egiptujo, tio signifas ke la recepto de mumiigo estis uzita en geografia regiono pli vasta ol pripensita. Tial tiu rezultoj povus grave modifii la ĝinunan komprenon de la disvolviĝo de la mumiigo kaj la uzado de mumiigaj agentoj kiam ili estus konfirmataj.

 

Fonto:

 

https://m.phys.org/news/2018-08-prehistoric-mummy-reveals-ancient-egyptian.html

 

Please reload

Recent Posts

December 19, 2018

Please reload

Archive

Please reload

Tags

Address

Rotterdam, Netherlands

Contact

Follow

©2017 by ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta. Proudly created with Wix.com