Scienco kaj scienca metodo

July 9, 2018

 

Scienco kaj sciencisto estas du vortoj kiuj gajnas diversajn malsimilajn signifojn kaj simbolojn, kiuj ofte helpas miskomprenigi pri ties klarigo. Oni ofte aŭdas pri scienco kiel aro da scioj pri iu ajn fako. Kaj sciencisto estas tiu homo kiu arigas tiujn konojn, aŭ estas simpla homo kiu faras ajnan "esploron", sendepende de la ĝusta signifo de la vorto. Ambaŭ difinoj estas malkorektaj. Kaj tio malhelpas la klarigon pri kio vere estas scienco, kaj kion vere faras la sciencisto.

 

Unue, ni estas devigitaj informi, ke scienco ankaŭ estas aro da konoj, sed ne simpla akumuliĝo de informoj. La ĉefa diferenco inter simpla kolekto da scioj kaj scienco estas, ke tion kion ni nomas scienca scio estas la kuniĝo de diversaj informoj kiuj estas sistemate organizitaj, surbaze de novaj scioj malkovritaj per specifa, rigora metodo. La simpla kunigo de scioj fakte ne multe helpas pri la kono de nia universo kaj ties leĝoj kaj naturaj fenomenoj. Scienco diferenciĝas ĉar ĝi provas organizi la diversajn sciojn akorde kun organizita kaj logika razonado, kiu donas al ĝi efikon kaj aplikeblecon. Supozu ke vi konas pri la viva ĉelo, pri malsanoj kaj pri arboj. Tiuj sciuj izolitaj kaj sen konekto inter si helpas nenion. Sed se vi ekkomprenas ilin laŭ logika ordo: "ĉiuj vivestaĵoj estas el ĉeloj. Malsanoj povas okazi konsekvence de malfunkcioj ĉel-nivele. Se malsanoj povas malhelpi la ĉelon de arboj, ni scias ke arboj povas malsaniĝi pro tio". Vi observas logikan razonadon surbaze de tiu ordo da scioj. Tio helpas parte klarigi ion pri scienco, sed ne la plej grava parto de ĝi.

 

Dum jarcentoj, kaj eĉ jarmiloj, la scioj pri la naturo baziĝas pri niaj personaj atestoj de la ĉirkaŭanta mondo. Tio ege helpis kaj en la ĉiutaga vivo de nia specio - kaj certe de aliaj. Niaj agoj baziĝas esence sur la informoj kie ni aleprenas el niaj sencorganoj kaj kiel ni pripensas pri ili. Tio estis sufiĉa fonto da scio por ke ni agadu akorde kun niaj instinktoj. Niaj buŝ-al-buŝaj scioj kaj okulaj atestoj estas tiom fidindaj laŭ nia natura perspektivo ke, se vi esprimas eĉ la plej malgrandan dubon pri ies ajn aserto, vi simple povas esti socie riproĉita kun la demando: "ĉu vi kredas min mensogulo?". Kaj tiu demando certe avertas vin, ke la simpla konversacio troviĝas en la sojlo por fariĝi nesimpatia disputo. Tamen konfesindas, ke bedaŭrinde ni ne povas tiel fidi nian proprajn sencorganojn. Tial la simpla atesto kaj individua interpreto ne estas sufiĉe solida informofonto por stabiligi sciencan scion.

 

Multaj filozofoj kaj gravuloj provis elpensi kiel ni povas konstrui scion surbaze de forte stabila kaj malfacile trompebla metodo. Kvankam multaj proponoj ekaperis en diversaj civilizacioj per la tiame nomataj intelektuloj kaj geniuloj, neniu el tiuj alternativoj estis sufiĉe kontentigaj. Sed ni devas rekoni, ke granda paŝo antaŭen respondeciĝis la itala multfakulo Galileo Galilei (1564-1642), kiu estas konsiderata la patro de la moderna scienco. Lia granda kontribuo estas adopti la praktikon fari eksperimenton por pruvi ĉiun aserton. Ekde tiam, la elpenso pri iu ajn ideo havas neniun forton se ĝi ne estas pruvita.

 

La ĉefa problemo de pruvo estas ke ĉiuj kredis pruvi siajn proprajn ideojn. Iu ajn povas krei eksperimenton kies rezultoj fariĝas pruvo favore al siaj ideoj aŭ teorioj. Fari eksperimenton montras ke la ideo aŭ teorio elpensita ne estas nur razonado, sed ĝi havas signifon en la reala mondo, kaj pro tio estas fidinda. Sed krei eksperimenton kiu vere respondas pri la mekanismoj de la naturo estas iom pli kompleksa ol unuavide pensita. Diversaj eksperimentoj povas fortigi ies ajn teorion aŭ ideon se ĝi ne estas sufiĉe bone planita. Kaj la ĝusta vojo - t.e. la plej akceptata de la nuntempa sciencistaro - por enkonduki eksperimentojn nur aperis post ĉirkaŭ 1930.

 

Eble la plej elstara paŝo laste adoptita en scienco estas la malpruvebleco, enkondukita de la Aŭstria-devana brita filozofo Karl Popper (1902-1994). Li proponis metodon por scii, ĉu iu ajn temo povas esti esplorita per scienco. Se aserto estas esence ne pruvebla per eksperimentoj, ĝi ne povas esti science pruvita. Ĝi fariĝis unu el la fundamentaj argumentoj malfavoraj al "metafizikaj" ideoj kiuj estis traktitaj kiel scienco, kaj ĝis nun oni konsideras, ke tiu aspekto de scienco estas tio kio vere dividas la sciencan konon de tiuj nesciencaj aŭ pseŭdosciencaj.

 

Hodiaŭe scienco estas esence metodo. Ĝi troviĝas en la jenaj paŝoj: 1) observi faktojn kaj certiĝi pri ĝi, 2) Ekde tiu fakto analizi pri specifaj demandoj koncerne al ĝi, 3) formuli hipotezon, kaj antaŭpensi pri ĝiaj konsekvencoj, 4) kontroli la hipotezon per eksperimento, kaj 5) konfirmi aŭ malkonfirmi la hipotezon surbaze de la rezultoj de la eksperimento. Se la hipotezo malpravas tio montras ke ĝi ne kongruas kun la vero. Tio ne estas malbona, sed tre bona aspekto de scienco: malpravaj hipotezoj helpas malgrandigi la kvanton da malkorektaj pensoj pri la specifa fenomeno. Tio antaŭenigas sciencan konon per la forigo de ideoj kiuj ne estas pravaj, kaj permesas al aliaj sciencistoj pensi novajn alternativojn kaj formuli novajn hipotezojn.

 

Se ni povas bone difini sciencon nun, mi dirus ke ĝi estas aro da sisteme organizitaj scioj akiritaj per pruveblaj asertoj pri la naturo kaj mekanismoj de la universo. Sciencisto estas tiu kiu estis trejnita esplori laŭ la scienca metodo.

Please reload

Recent Posts

December 19, 2018

Please reload

Archive

Please reload

Tags

Address

Rotterdam, Netherlands

Contact

Follow

©2017 by ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta. Proudly created with Wix.com