Granda polvoŝtormo danĝerigas Marsan veturilon

June 18, 2018

 

 

Marso, vidita per la sondilo MGS en 2001, antaŭ (maldekstre) kaj dum planeda polvoŝtormo (dekstre). (NASA/JPL/MSSS)

 

Granda polvoŝtormo minacas la marsan veturilon Opportunity de la usona spacagentejo (NASA). Pro la granda kvanto da polvo en la atmosfero, ĝi estas nun tre netravidebla. La roboto tamen bezonas lumon por ŝarĝi siajn bateriojn, tial ĝi haltis siajn sciencajn operaciojn kaj nun estas en estas malalta energia modo.

 

La ŝtormo komencis la 30-a de majo kaj kreskis rapide en la regiono kie Opportunity troviĝas. La 6-a de junio, la energiniveloj kiujn la roboto ricevas iĝis tro malaltaj por normalaj sciencaj mezuroj. La nura restanta sistemo estas horloĝo kiu vekos la roboton regule por kontroli ĉu ĝi havas sufiĉe da energio en siaj baterioj kaj sendi informojn al la Tero.

NASA inĝenieroj ne sukcesis kontaktiĝi kun Opportunity je la 12-a de junio, kaj nur povas atendi kaj esperi ke la roboto povos sufiĉe ŝarĝi siajn bateriojn.

 

Tro malaltaj temperaturoj povas esti danĝeraj por marsaj robotoj, kaj hejtiloj kutime helpas ili supervivi la tre malvarmaj marsaj noktoj. Malaltaj niveloj da energio signifas ke la veturilo ne povas uzi tiujn hejtilojn.

Tamen, la ŝtormo povus helpi : la polvo en la atmosfero sorbas la sunan radiadon kaj varmigas la atmosferon, malaltigante la diferencon inter tagaj kaj noktaj temperaturoj.

 

Opportunity estis konstruita por funkcii dum 90 tagoj, sed funkcias nun ekde 15 jaroj. La roboto jam supervivis la tutplanedan polvoŝtormon de 2007, sed la atmosfero estas nun multe malpli travidebla ol tiam (preskaŭ duoble malpli travidebla).

 

 

Figuro : Bildoj prenitaj de la surfaco de Marso per Opportunity dum la ŝtormo de 2007. La bildoj montras la evoluon dum 30 tagoj je la sama horo. La kvanto taŭ (supre) indikas la netravidebleco de la atmosfero, taŭ=4.7 signifas ke 99% de la lumo estas blokita. (NASA/JPL-Caltech/Cornell)

 

Sciencistoj ne ankoraŭ certas ĉu la ŝtormo iĝos tutplaneda, sed ĝi progresas rapide, kaj jam kovras pli ol 40 milionoj de kvadratkilometroj (Nordameriko kaj Rusujo kune). La deveno de tiaj ŝtormoj ne estas ankoraŭ bone komprenata, sed ili povas daŭri ĝis monatoj kaj havas grandan efikon sur la klimato de Marso.

 

Rilataj artikoloj :

 

(angle) https://www.jpl.nasa.gov/news/news.php?feature=7155

 

(france) http://www.lefigaro.fr/sciences/2018/06/12/01008-20180612ARTFIG00346-une-monstrueuse-tempete-de-sable-met-en-peril-un-rover-de-la-nasa-sur-mars.php

Please reload

Recent Posts

December 19, 2018

Please reload

Archive

Please reload

Tags

Address

Rotterdam, Netherlands

Contact

Follow

©2017 by ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta. Proudly created with Wix.com