Sciu kiel homa specio influas la evoluon de nehomaj specioj

June 15, 2018

Ekde specifa momento en la historio de la vivo en nia planedo, unu el tiuj forte elstariĝis inter aliaj, ĉefe pro la forta impakto de ĝia agado mondnivele: tiu estas la homa specio. Malgraŭ estas pruvoj ke aliaj specioj (ĉu bestoj, ĉu plantoj) ankaŭ modifas la ĉirkaŭantan pejzaĝon, ĉu pro sia grandeco, kvanto aŭ alia kialo, neniu el tiuj tiom amplekse ŝanĝis tiom grandskale la geografion de la mondo.

 

Malgraŭ ke tiu aserto ŝajne estas okulfrapa, la influo de homa agado antaŭ ne nur la pejzaĝo, sed sur la individuaj specioj de plantoj kaj bestoj, ĉu konduto ĉu morfologio, estas malbone komprenata aŭ minimume diskonigata. Ekde kiam homo komencis bredi bestojn, li provis influi ties karakterojn al deziratan specifan aspekton, por pli bone profiti. Tiun rektan agadon planita de homo Darwin nomis selekta bredado, kaj elmontris ĝian mekanismon en sia libro La Origino de la Specioj. Homo faras tion kun bestoj kaj plantoj, ĉiam selektante la plej profitodonan trajton kaj konservante ĝin dum generacioj. Ni povas analizi la efikon de tiu metodo komparante la sovaĝan specion de maizo kaj la komerca, kiun ni delonge konas. Aŭ kiel tiuj planitaj bredadoj rezultis en la diversaj rasoj de hundoj kiuj ekzistas nun. Sed malmultaj provas esplori, kiel la homa agado nerekte influas la formon, konduton, biologion kaj disvolviĝon de diversaj estaĵoj.

 

Sciencistoj provas ekde longe kolekti, analizi kaj esplori, kiel homaj specifaj agadoj povas iel influi tiujn plantajn kaj bestajn trajtojn. Ni prezentas al vi kelkajn ekzemplerojn de sciencaj esploroj kiuj montris, ke homa agado povas estingi speciojn, kaj ankaŭ ŝanĝi ilin. Jen kelkaj rezultoj de specifa homa agado sur la biologio kaj morfologio de kelkaj estaĵoj.

 

 

Populara medicina terapio. Saussurea laniceps – tiu ĉi planto estas vaste uzata de la ĉina kaj tibeta tradiciaj terapioj por kuraci kapdoloron kaj sangpremon. La plej largajn plantojn oni prefere deprenas, ĉar ili supozeble estas la plej efikaj. Studo surbaze de specioj kolektitaj kaj konservitaj en sekplantaro antaŭ jarcento komparis ilin al la novaj specimenoj, kaj la rezulto estas, ke la averaĝa grando de tiu specio malpliiĝis je 45%. Kiam sciencistoj decidis analizi ĉu la malgrandiĝo ankaŭ okazis al alia tre proksima specio, S. medusa, kiu inkluzive troviĝas en la samaj regionoj de S. laniceps, kaj ne havas medicinan gravecon, ili trovis ke ĝi ne suferis je malgrandiĝo. Aldone, la sciencistoj provis kompari la grandon de populacioj de S. laniceps en protektitaj regionoj kaj populacioj en regionoj kie homoj ofte eniras por depreni. La rezulto estis klara: la plantoj en la protektita areo simple estas pli granda ol la alia.

 

 

Ĉasado. Tiu agado estas unu el la plej gravaj kaj ŝanĝigaj. Ĝi ofte reduktigas partojn de la ĉasotaj specioj. Ekzemple la cervedoj. Kelkaj specioj portas grandan ramuron, kiuj ofte estas la celo de diversaj ĉasistoj. Post jardeko da ĉasado, longramuraj individuoj simple ne plu ekzistas, kaj anstataŭe la mallonghavaj multobliĝas. Alia ekzemplo estas de la elefanto Loxodontia africana. Ebur-ĉasistoj forte inluis la populacion de tiu ĉi specio de elefanto. La plej dezirataj specimenoj estas tiuj kun dentegoj. Pro tio, kompreneble la longdentaj individuoj preskaŭ malaperis, kaj nur daŭre reproduktiĝis la sendentegajn elefantojn. En Zambio, la ĉasado reduktis je pli ol 300% la kvanto da sendentegajn elefantojn dum la jaroj 1969 ĝis 1989.

 

 

Fiŝkaptado. La pruvoj pri la influo de fiŝkaptado sur la grandeco de specioj estas vasta. Grandaj individuoj estas pli dezirataj pro sia alta valoro. Fiŝkaptistoj adaptas siajn retojn – surbaze de la larĝeco de la ret-truoj - por kapti nur la grandajn, kaj ignori la malpli grandaj. La reduktiĝo de longeco kaj pezo de diversaj fiŝoj troviĝas ĉirkaŭ 25%, kaj tiu ŝanĝo povas okazi en malpli ol dek jaroj da ekspluatado.

 

 

Taga homa agado. En tiu ĉi semajno oni publikigis interesan artikolon, kiu montras ke diversaj specioj de mamuloj kiuj vivas proksime de homaj populacioj ŝanĝas sian konduton kaj iom post iom fariĝas noktaj, anstataŭ tagaj bestoj. La kialo de tiu ŝanĝo estas, ke ĝi helpas eviti kontakti kun homojn, kiuj ĝenerale aktivas dumtage.

 

Fonto: Alexis P Sullivan, Douglas W. Bird, George H. Perry. 2017. Human behaviour as a long-term ecological driver of non-human Evolution. Nature Ecology and Evolution 1, 0065

 

Pri bestoj kiuj ŝanĝas sian biologian ritmon: Kaitlyn M. Gaynor, Cheryl E. Hojnowski, Neil H. Carter, Justin S. Brashares. 2018. The influence of human disturbance on wildlife nocturnality. Science 360 (6394): 1232-1235

Please reload

Recent Posts

December 19, 2018

Please reload

Archive

Please reload

Tags

Address

Rotterdam, Netherlands

Contact

Follow

©2017 by ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta. Proudly created with Wix.com