Birdoj lernis de homoj bruligi arbaron

June 8, 2018

 

Unu el la plej elstaraj konkeroj de la homa specio estas mastrumi fajron. En la prahoma epoko, tio signifas survivecon per kalkulo je varmofonto dum malsekaj kaj mavarmaj periodoj, kuirado kaj protektado kontraŭ danĝeraj rabobestoj. Dum la jarmiloj homo evoluis kaj efike mastrumas varmofonton.

 

Hodiaŭe, kelkaj indiĝenaj triboj daŭre konservas lertecon matsrumi fajron, kaj tion faras por kultivi kaj eviti danĝeran disvastiĝon de brulado. En kelkaj partoj de Aŭstralio kaj Afriko, indiĝenoj kaj modernaj homoj scias kiel agadi por eviti bruligadon de la arbaro dum sekaj kaj varmaj periodoj. Bruligi plantojn ankaŭ helpas rapide forigi malnovajn kultivitajn plantojn por semi novajn. Por tion fari, homoj prenas faskon da seka greno, ardas ĝin ĉe la rando de la bruliganta parto de la arbaro kaj direktas sin al alia loko, kie li volas bruligi. Li simple kuŝigas la ardantan faskon sur la specifa placo kaj atendas la fajron.

 

Sed la homa specio ne estas la nursola kiu scias mastrumi fajron. Estas kelkaj rabobestoj (ĉefe birdoj) kiuj lernis sekvi brulantan parton de la arbaro, kun granda interesso. Kion ili serĉas? Predojn. Kiam parto de la arbaro ardas, la varmego kaj fumo disvastiĝas. La fumo sufokas kaj la varmego instigas bestojn eliri el siaj kaŝejoj por savi sin. En tiu momento, ili fariĝas vundeblaj. La rabobestoj nur bezonas sekvi la ondon da fajro kaj atendi ĝis observi, per sia akra vidkapablo, la sendenfendaj malgrandaj bestoj kiuj fuĝas. Per preciza atako, la rabobesto kaptas la predon.

 

Sed tiuj birdoj devas limiĝi al la loko kie ardas. Eĉ se li volas bruligi alian parton de la arbaro por sinnutri de fuĝantaj predoj, li ne kapablus fari tion, ĉu ne? Laŭ kelkaj sciencistoj, la respondo estas ke birdoj lernis bruligi parton de la arbaro observante homojn kunportante ardantan faskon da greno.

 

Tiuj sciencistoj intervjuis kelkajn indiĝenojn en Aŭstralio, esploris en antikvaj dosieroj kaj provis registri fote kaj vide ĉu rabobestoj vere lernis kunporti ardantan greneron por bruligi vegetaron, kaj tiel garantii al si abundan manĝaĵon. La rezulto de la esploro montras, per antikvaj dokumentoj kiuj citas, ke kelkaj rabobirdoj tenas en la beko aŭ ungegoj ardantan sekan planteron kaj flugas for, volontule lasinte ĝin fali en aliaj herbopartoj. Dum la intervjuo kun indiĝenoj, malmultaj atestis tiun konduton. Foje estas nur unu aŭ di birdoj, aŭ eĉ deko da ili kiuj alproksimiĝas al la rando de la brulanta plantaro kaj kolektas la ardantajn planterojn. Eĉ la propraj sciencistoj atestis tion, kiam ili troviĝis apud brulanta parto de herba areo.

 

Malgraŭ la fakto estis konata, ĝi estis konsiderita sencela, nevolontula agado. Sed post tiu nova studo, oni proponas ke tiu konduto estas tute volontula kaj intenca. Kaj certe evoluis post observado de indiĝenoj kiuj kulture lernis bruligi por kultivi plantojn. La sciencistoj starigas ankaŭ ke la propra studo ne estas definitiva aserto, sed kunportas kuriozan novan pruvon ke la evoluo de la konduto de tiuj birdoj certe estis influita de homa agado.

 

Fonto: Bonta, M., R. Gosford, D. Eussen, N. Ferguson et al. 2017. Intentional fire-spreading by “firehawk” raptors in Northern Australia. Journal of Ethnobiology 37(4): 700-718

Please reload

Recent Posts

December 19, 2018

Please reload

Archive

Please reload

Tags

Address

Rotterdam, Netherlands

Contact

Follow

©2017 by ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta. Proudly created with Wix.com