Pint of Science – Sciencistoj babilas en bierejo

May 25, 2018

 

Ĉu vi jam pensis spekti sciencan prezentadon dum vi bierumas? Kaj ne estas en laboratorioj, sciencaj institutoj aŭ universitatoj. Tio okazas en la propra bierejo mem. Se tio aspektas al vi iom stranga, ne plu pensu tiel.

 

En la jaro 2012 du sciencistoj el la Imperial College London, Dr-oj Michael Motskin kaj Praveen Paul organizis eventon kiu nomiĝis “konatiĝu kun esploristoj”. Ili invitis homojn kiuj suferis je Parkinsona malsano kaj aliaj neŭronaj malsanoj por ekkoni siajn laboratoriojn kaj elmontri la esplorojn faritajn tie. La sperto estis tiom bona por ambaŭ, la sciencistoj kaj la vizitantoj, ke ili pensis la jenon: “se homoj interesiĝas viziti laboratoriojn por konatiĝi kun sciencistoj, kial sciencistoj ne povas viziti homojn ekster sia laborejo?”.

 

Tiu estis la komenca penso, kiu kulminis en la festivalo “Pint of Science” (kiun ni povas libere traduki al “dozo da scienco”), lanĉita en 2013 en tri urboj en Britio. Post la sukcesoplena evento, diversaj aliaj urboj decidis fari la samon.

 

Tiu sperto celas kunsidigi sciencistojn antaŭ publiko por rakonti pri siaj spertoj kaj esploroj, en tre agrabla etoso. La evento okazas ekde la 14-an ĝis la 16-an majo ĉiujare, en diversaj bierejoj. La ideo estas, ke scienco fariĝu pli populara, kaj atingu pliajn homojn krom tiuj kiuj jam scias iom pri ĝi. Sciencistoj drinkas, prezentas siajn esplorojn, respondas dubojn kaj konversacias kun multaj homoj kiuj interesiĝas pri ĝi. La fakto ke ĝi okazas en bierejo donas pli allogan aspekton al scienco, kiam la ĝenerala kompreno pri ĝi estas, ke sciencistoj kaj scienca esploro estas monotona kaj enuiga agado fare de strangaj homoj.

 

Ĉi-jare la evento okazis unuafoje en Recife, mia urbo. Unu el miaj kolegoj estis la kunordiganto, kaj tial mi povis atente observi la laboron. Malgraŭ mi ne povis ĉeesti la elektitan bierejon dum ĉiuj tri tagoj, mi almenaŭ spektis la unuan. Estis du kuriozaj prezentadoj: unu pri astronomio, farita de loka astrofizikisto kaj alia pri Kartezio kaj scienco, farita de filozofo. Kurioze, la bierejo ne ordinare funkcias en tiu tago (estis lundo), sed la rezulto estis tiom bona, ke ili decidis ŝanĝi la ritmon de laboro, kaj ekde nun malfermos ĉiun lundon.

 

Post ĉiu prelego, oni rajtis demandi al la prelegintoj. Fine de ambaŭ, la sciencistoj estis disponeblaj por daŭre bierumi kun la ĉeestantoj kaj la konversaciado persistis dumlonge. Ne nur sukcesa estis por la organizantoj, sed ankaŭ por la estro de la bierejo, kiu konstantis kiom bona estis la ideo subteni sciencan informon kaj samtempe havi financan profiton per la drinkado de la ĉeestantaro.

 

Pint of Science estas grava evento kiu celas diskonigi sciencon al la publiko, kaj mi feliĉas havi tiun sperton. Certe en 2019 ni havos novan festivalon, kaj mi estos preta ĉeesti denove. Mi invitas vin ne perdi la venontan oportunecon!

 

Vi povas kontroli ĉu estas Pint of Science in via urbo, alklakante la adreson:

https://pintofscience.co.uk/

Please reload

Recent Posts

December 19, 2018

Please reload

Archive

Please reload

Tags

Address

Rotterdam, Netherlands

Contact

Follow

©2017 by ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta. Proudly created with Wix.com