Kial materio triumfis super antimaterio?

May 14, 2018

 pixabay

 

Kial materio triumfis super antimaterio? alidire, kial universo ekzistas? Sciencistoj anoncis ke ili sukcesis la plej precizan mezuron sur l’antimaterio.

Unu sekondo post la Praekspodo (Big Bang), inflacio jam okazis kaj la universo ĵus ekkreiĝis. Tamen ĝia enhava estas kaĉo da elementaj partikoloj- kvarkoj, antikvarkoj, elektronoj kaj antielekronoj, neŭtrinoj kaj antineŭtrinoj- kiuj estigos protonojn aux neŭtronojn. Dum tiu sekondo, materio triumfas super antimaterio. Kvankam la du estis samkvante kreataj, pro nekonata kialo, la du ne same kondutis. Malgraŭ ke ili sin neniigas kiam ili sin renkontas kaj ke ili estis en samkvanto en la prauniverso, post la unua sekondo, restas materio kaj tute malaperis antimaterio. Kial? Mistero!

 

La sciencistoj provas kompreni tiun fenomenon de post longdaura tempo sed l’antimaterio estas tre malfacile produktebla kaj kaptebla. Ĝiaj kvalitoj estas tre malfacile mezureblaj. Tamen, teamo Alpha el CERN (Eŭropa Organizaĵo por Nuklea Esploro), sukcesis produkti atomojn el antihidrogeno. Poste, en 2016, ili observis la konduton de l’antimaterio, l’antihidrogeno, sub ultraviolaj radioj. Ili studis la reagon de 15 000 atomoj, farante spektroskopiajn mezuradojn tre precizaj, la plej precizaj nune fareblaj sur l’antimaterio. Ili komparis tiujn rezultojn kun tiuj obtenitaj sur l’hidrogeno.

La rezultoj de tiu nova komparado inter la spuroj spektraj de l’hidrogeno kaj de ĝia ĝemelo spegula, estas ankoraŭ studataj sed la novaĵoj estas fustrantaj. Ili tute similas. Se ili estus iomete malsimile, la fizikistoj povus ekspliki kial nia universo enhavas pli da materioj ol antimaterioj. Ni do ankoraŭ atendu por kompreni kial materio triumfis sur antimaterio. La mistero profondiĝas.


 

https://www.nature.com/articles/s41586-018-0017-2

 

Please reload

Recent Posts

December 19, 2018

Please reload

Archive

Please reload

Tags

Address

Rotterdam, Netherlands

Contact

Follow

©2017 by ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta. Proudly created with Wix.com