Parazito parazitas paraziton: iksodo sinnutras de alia iksodo

April 28, 2018

 

Tiu malofta okazaĵo estis konfirmita kiam esploristoj malkovris strangan tute ne kutiman preskaŭ mikroskopan eventon: masklo iksodo el la specio Ixodis angustus alkroĉiĝis profunde ĉe la surfaco de femalo el la sama specio.

 

Tiun strangaĵon oni trovis sur sciuro el la specio Tamiasciurus hudsonicus (Erxleben), la ruĝa amerika sciuro. Malgraŭ tiu iksodo estas ofta parazito de la sciuro, tiu speciala okazaĵo ne havas antaŭan ateston akorde kun la sciencaj registroj.

 

La iksodo I. angustus facile troviĝas en Alaska (Usono) kaj restas ĉefe en nestoj de tiu sciuroj, inter aliaj mamuloj. Antaŭaj esploroj pri la ofteco de tiu parazito montras, ke preskaŭ ne troviĝas la maskloj, kiam oni kolektas iksodojn el kaptitaj sciuroj. Tiu fakto sugestas al la sciencistoj, ke maskloj troviĝas en la nestoj kaj eventuale surgrimpas la sciuron por kopulacii.

 

Femaloj ofte sinnutras de la sango de la gastigantoj por ebligi la disvolviĝon de la ovoj, kiuj troviĝas interne de si. Post konsumi la ĝustan kvanton necesajn por maturigi la ovojn, femalaj iksodoj plenplenaj el sango - kaj preskaŭ dekoble pli dika ol malsata iksodo - liberiĝas de sia gastiganto kaj direktas sin al aliaj placoj pli sekuraj, por ovodemeti.

 

Maskloj el diversaj specioj de iksodoj ofte ne sinnutras de la sango kaj aliaj fluidaĵoj de la gastiganto. Ili ne havas la fiziologiajn postulojn produkti centon kaj eĉ milon da ovoj, kaj pro tio konsumi fluidaĵojn de la femala gastiganto estas senecesa. Eventuale ili povas mordeti la gastiganton por engluti neglektindan kvanton da sango, aŭ simple manĝi ĉirkauaĵajn manĝeblaĵojn. Sed paraziti samspeciulon estas vere malofta evento, almenaŭ koncerne al tiu ĉi evento.

 

Ekzistas specifa nomo por tiu fenomeno: hiperparazitismo(*). Ĝi estas ĝenerala en kelkaj specioj de parazitaj insektoj, kiam okazas en tri-nivela rilato. Ekzemple, estas kelkaj specioj de vespoj kiuj demetas siajn ovojn interne de raŭpoj. Larvo de la vespo eloviĝas kaj ekmanĝas la internajn organojn kaj histojn de la raŭpo, ĝis krekiĝi kaj elraŭpiĝi. Multfoje la parazita agado de la larvo de la vespo mortigas la raŭpon. Tio estas klasika parazitismo. Tamen, kiam la propra larvo de la vespo, kiu siavice estas parazito, ricevas ovon de alia pli malgranda vespo, ĝi fariĝas viktimo de parazitismo ankaŭ. La larvo de la vespo kiu troviĝas en la raŭpo estas parazito dum la larvo de la dua vespo kiu sinnutras de la larvo de la unua vespo estas hiperparazito.

 

La evento priskribita de la scienca artikolo registras unuafoje ke masklo de la iksodo I. angustus povas paraziti la femalon de sia propra specio. Post grandskala kolekto de iksodoj subvenciitaj de la estraro de Alaska, oni trovis tiun raran cirkonstancon, kaj decidis foti ĝin. Per la foto, klaras ke la masklo profunde enmetas siajn manĝajn organojn en la korpo de la femalo. Tio ne ebligas al ni doni alian interpreton ol la evidenta fakto, ke tiu masklo vere sinnutras de la femalon, kaj ne simple alkroĉiĝas al ĝi, pro aliaj potencialaj kialoj.

 

Vidu sube, la foton kiu troviĝas en la scienca artikolo:

 

 (*) tiu ne estas PIV-vorto. Tamen la prefikso "hiper" siavice ekzistas.

 

Fonto: Durden, L.A., Gerlach, R.F., Beckmen K.B. kaj Greiman S.E. 2018. Hyperparasitism and non-nidicolous mating by male Ixodes angustus Ticks (Acari: Ixodidae). J Med Entomol. DOI: 10.1093/jme/tjy012

Please reload

Recent Posts

December 19, 2018

Please reload

Archive

Please reload

Tags

Address

Rotterdam, Netherlands

Contact

Follow

©2017 by ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta. Proudly created with Wix.com