Sciencistoj estu pli aktivaj en la socio

April 21, 2018

 

En 2017 du interesaj mesaĝoj verkitaj de sciencisto al sciencistaro atentigis nin. La unuan verkis la ĉefredaktoro de la scienca revuo Nature Ecology and Evolution (januaro 2017, volumo 01, artikolo 0042). La unu-paĝa alvoko celas al la legantaro kaj atentas pri la fakto de sciencistoj devas pli aktive paroli al la ĝenerala komunumo kaj al politikistoj. Li emfazas ke malklaras kiom grava estas la scienca esplorado pri evoluismo kaj biodiverseco al socio. Ironie, la propra socio kiu financas sciencan esploradon per siaj impostoj – kiam la esploron subvencias la Ŝtato – estas tiuj kiuj simple ne scias la gravecon de tiuj esploroj. Esence, la bona konservado de la naturmedio kaj la daŭripova uzado de la ekosistemaj servoj* dependas de sciencaj informoj kiu baziĝas fundamente en bona kompreno de evoluismo kaj biodiverseco. La aŭtoro atentigas ke, malgraŭ la sciencaj eltrovoj evidente montras la ĝustan vojon por konservado kaj racia uzado de naturaj rimedoj, oni elektas politikistojn kiuj klare malakordas kun tio, kaj agas grandskale ignorante tiujn neevitindajn temojn.

 

La alian tekston ankaŭ aŭtoras la ĉefredaktoro de la scienca revuo Nature Microbiology (januaro 2017, volumo 2, artikolo 17006). Ĝi pritraktas kial sciencistoj devas movadi por kontraŭargumenti publikajn kaj ĝeneralajn mistifikaĵojn koncerne miskomprenon pri sciencaj informoj. La teksto celas kuraĝigi junajn sciencistojn engaĝiĝi por havi al si sperton sufiĉe altan por bone komunikiĝi kun la komunumo. Malgraŭ sciencistoj havas bonegan sperton kaj profesian kvalifikon ene de siaj universitatoj, kaj rigore laboras por oferdoni al la komunumo veran kaj precizan informon rilate al la meĥanismoj de naturo, tamen ili ankoraŭ bezonas bonan rilaton kun la publiko por klarigi ilin pri siaj eltrovoj. La konsekvenco de tiu malbona komunikado troviĝas en la elektoj de homoj kiuj klare kontraŭas sciencistojn.

 

Neeviteble estas observi, ke ambaŭ redaktoroj parolas pri la gravaj konsekvencoj elekti, por administri la socion, homojn kiuj malkaŝe neglektas sciencajn faktojn. Malofte – eble neniam - kandidatoj al publikaj postenoj reklamas sin pri financaj subvencioj por scienco kaj teknologio. La ĝenerala publiko simple ignoras tion kaj multe pli impresiĝas kiam la problemo estas pli sociecaj, kiel urba perforteco, plibonigo de sanaj publikaj servoj, atento pri maldungiĝo, ktp.

 

Sciencistoj estas trejnitaj esplori laŭ scienca metodo. Ne estas trejnitaj paroli al publiko pri siaj esploroj – ofte tro fakaj por ĝenerala publiko. Sciencaj eltrovoj estas fundamentaj por direkti politikajn decidojn pri kiel konduti por konservi naturmedion, ekspluateblan de turismo kaj aliaj industrioj, kaj eviti epidemioj per bona kompreno de vivociklo de virusoj kaj ties transportantoj. Kvankam gravaj, tiuj informoj simple koncentriĝas en sciencaj simpozioj nur aŭdeblaj de fakuloj.

 

Estas tempo ke sciencistoj ankaŭ direktu sian atenton kaj intereson al popularigo de tiaj informoj. Diskonigi sciencajn eltrovojn nur al gekolegoj kaj al registaro, simple ne plu sufiĉas. Multaj timas kaj hezitas, pro manko da sperto kaj nescio pri kiel konduti antaŭ publiko. Pro tio, estas malmultaj scienco-popularigantoj hodiaŭe.

 

Jam tempas, ke sciencistoj devas profiti por influi politikajn decidojn kaj klarigi la socion pri la graveco subteni sciencon. Jam tempas, ke sciencistoj movadu kune por postuli de la politikistoj la devigan atenton por konstrui plej efikan administradon. Jam tempas, ke sciencistoj konsciigu la socion por alvoki la fakulojn partopreni gravajn decidojn de ĝenerala intereso.

 

*ekosistema servo – ĉiuj naturaj servoj kiuj estas facile alireblaj kaj kiuj influas rekte al homa vivkvalito, t.e., grundo por plantado, arboj kiuj konservas la purecon de akvofonto, ktp.

Please reload

Recent Posts

December 19, 2018

Please reload

Archive

Please reload

Tags

Address

Rotterdam, Netherlands

Contact

Follow

©2017 by ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta. Proudly created with Wix.com