Neniu nasko por la nigra baleno ĉi-jare, plej malbona bilanco de la 30 lastaj jaroj.

April 6, 2018

Bildo : Nigra Baleno aŭstrala.

 

 

La naska sezono de : nigra baleno (Eubalaena glacialis), en gravega danĝero de malapero, anoncas malhelan estontecon. En la lastaj monatoj, oni nombras neniun novnaskitan balenon. Fenomeno neniam observita en la tri lastaj dekjaroj.

 

Konsentema, malrapida, aparte riĉa en oleo, la specio estis intense ĉasata. kaj hodiaŭ restas ankoraux la plej minacata el la cetacoj. Oni kalkulu kun la naskoj. La nigraj balenoj kutime naskas ĉe sudorientan marbordon el usono inter decembro kaj martfino. La serĉistoj registris 30 naskiĝojn ĉiujare inter la eko de la observadoj kaj nun. Tiu sezono, ŝajnas esti aparta kun neniu naskiĝo observita.

La kampajno de observadoj finiĝos ĉi-sabate, sed la serĉistoj ne atendas pri malkovrado de bebo antaŭ tiu dato. Estas problemo. La sciencistoj asociitaj al usona agentejo por oceanaj kaj Atmosferaj observadoj (National oceanic and atmospheric administration :NOAA) estimas ke restas nur 450 nigraj balenoj en nordatlantiko (nur 100 baleninoj inter ili) kaj la specio grave suferis en 2017. Fakte, 17 balenoj malaperis en usono kaj en kanado pasintjare, superante la nombron da naskiĝoj registritaj. Sen altiĝo de la nombro da naskiĝoj lastvintre, la tuta populacio povus deklini pli en 2018.

La sciencistoj serĉos pri eventualaj novnaskiĝuloj kiam la balenoj atingos iliaj nutrlokoj en nordorientan usonon, la venontan printempon. Tio jam okazis pasintjare.

 

Ankaŭ eblas ke la nigraj balenoj havas kvazauŭan “baby-boom” venontjare. La baleninoj bezonas almenaŭ 3 jaroj inter ĉiu gravideco tiel kiel la naskoj povas varii jaron post jaro. En 2000, nur unu nova balenido estis registrita sed sekvita de 31 balenidoj en 2001, la dua plejbona sezono registrita. Tamen, ne vetante pri la estontaj naskiĝoj, la serĉistoj opinias ke restas multe por fari por eviti la mortoj pro homaj kauzoj. Aŭtopcioj montras ke pasintjare,  4 mortoj el 17 mortoj estis koliziitaj de ŝipoj kaj du mortis pro enmiskado en fiŝreto.

La sciencistoj suspektas ankaŭ ke la enmiskiĝo estas grava kaŭzo de la naskiĝfalo de la nigraj balenoj. Eĉ se la kaptado ne mortas la baleninojn, la streso sendube malfaciligas la gravidecon.

 

Fontoj :

 

http://sciencepost.fr/2018/03/aucune-naissance-pour-les-baleines-noires-cette-annee-pire-bilan-depuis-30-ans/

https://www.ledevoir.com/societe/environnement/521333/baleines-noires-annee-catastrophique-pour-les-naissances

http://www.noaa.gov/

 

Please reload

Recent Posts

December 19, 2018

Please reload

Archive

Please reload

Tags

Address

Rotterdam, Netherlands

Contact

Follow

©2017 by ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta. Proudly created with Wix.com