La modernaj homoj interkruciĝis dufoje kun la Denisovaj homoj en sia historio

March 30, 2018

 

La homoj modernaj kunekzistis kaj interkruciĝis ne nur kun Neandertalaj homoj sed ankaŭ kun alia homa specio, la misteraj denisovaj homoj.

 

Larĝaj vizaĝoj, etaj mentonoj kaj projektantaj brovoj. La aspekto de Neandertala homo estas primokinda. Sed moki la neandertala estas iomete moki sin mem : La specio Homo sapiens multe seksumis kun Homo neanderthalis. Nia genaro enhavas inter 1 kaj 4 % de Neandertalhomaj genoj, sed ankaŭ la denisoviaj homoj sin kaŝas en nia genaro moderna.

 

Antaŭ kelkaj jaroj en la sudsiberia regiono, oni trovis en groto el Altajo, du mueldentojn kaj unu falangon el infano kiuj datas je 50 000 jaroj. Dank’al ilia bone koservita DNA kaj modernaj genetikaj teknikoj, la sciencistoj malkovris novan homan grupon misteran: la homo de Denisova. Disvolvinte novan analizteknikon por la genaro, la sciencistoj el Universistato de Vaĉingtono en Seatlo (Usono), neatendite trovis du kuriozajn momentojn, du epizodojn de genetika miksado inter la Denisovanoj kaj la modernaj homoj. Tio sugestas genetikan historion pli diversajn ol kutime akceptita.

 

La sciencistoj eksplikas ke, en tiu studo, ili observadis pli ol 5 500 genaroj da modernaj homoj el Eŭropo, Azio, kaj Oceanio, serĉante eblan arkaikan DNA-n. Rimarkinte variaĵojn en la DNA, la sciencistoj poste komparis tiujn variajn sekvencojn kun la konataj sekvencoj de Denisovanaj. Pasinta esploro montris, ke eĉ se Denisovanoj havas komunan devenon kun neandertaloj, ili estis preskaŭ tiom distinkta de la Neandertaloj kiom la Neandertaloj estas de la modernaj homoj. Antaŭaj laboroj ankaŭ montris ke Denisovanoj kontribuis al DNA de pluraj modernhomaj grupoj. Ili heredigis eron de ilia DNA el ĉirkaŭ 5% de la oceaniaj popolaj genaro kaj 0,2 % de la Aziaj kaj indiaj genaroj. La Sciencistoj tiam supozis ke tiu DNA de Denisova trovita en modernaj homoj en Azio devenas el interkruciĝo inter la Denisovanoj kaj la Oceanianoj kiuj migris en Azion. Tio kio apartigas tiun studon estas du malsamaj epizodoj de miksadoj.

 

La sciencistoj sugestas ke la praŭloj de la Oceanianoj interkruciĝis kun suddenisova grupo kiam la orientaj aziaj praŭloj interkruciĝis kun norddenisova grupo.

 

Tiel, estas almenaŭ tri ekzemploj de interkruciĝoj inter modernaj homoj kaj malnovaj arkaikaj homaj populacioj - unu kun neandertaloj kaj du kun denisovanoj. La sciencistoj nun konsideras la eblecon serĉi pli spurojn de interkruciĝo inter modernaj homoj kaj aliaj arkaikaj grupoj en aliaj populacioj. Ili suspektas ke tio okazis en Afriko sed la varma klimato sendube malpermesas sufiĉe bonan konservadon de malnova DNA por sekvencumado.

 

http://www.cell.com/cell/fulltext/S0092-8674(18)30175-2

http://sciencepost.fr/2018/03/les-humains-modernes-se-sont-croises-deux-fois-avec-les-denisoviens-dans-lhistoire/

http://www.hominides.com/index.php

 

Please reload

Recent Posts

December 19, 2018

Please reload

Archive

Please reload

Tags

Address

Rotterdam, Netherlands

Contact

Follow

©2017 by ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta. Proudly created with Wix.com