Ĉu la plej fama dinosaŭro kun plumoj el historio kapablis flugi ?

March 23, 2018

Fonto : Wikimedia Commons / James L. Amos

 

Ĉu Arkeopterigo, la plumhava dinosaŭro, la plej emblema de la historio estis marĉbesto aŭ flugbirdo ? Studo publikigita en Nature Commmunication sugestas ke la flugilaj ostoj de tiu besto taŭgas por tempaltempa aktiva flugo, sed ne por la modernbirda flugo.

Arkeopterigo estis stranga besto kiu longas samkiel pigo, kun plumoj, kaj birda flugilo sed ankaŭ dentoj, kaj longa osta vosto dinosaŭra, kvazaŭ la mitologia grifo. Ĝi vivis dum ĵurasa epoko, antaŭ 156 kaj 150 milionoj da jaroj, en insula medio kiu troviĝas aktuale en Germanio. La arkeopterigo estis la unua fosilio malkovrita havanta plumojn bone konservitajn. Dumlonge, oni konsideris ĝin kiel la plej malnova fosilio de prabirdo. Nuntempe, ni scias ke la modernaj birdoj devenas el dinosaŭroj, sed multaj demandoj pri ilia evoluo – aparte pri ilia flugkielo- persistas. Apogante sur novnova analiztekniko (la mikrotomografio, eŭropa sinkrotrono el Grenoblo), internacia teamo da paleontologoj subtenas la ideon ke tiu dinosaŭro kun plumoj povis flugi. Tamen tiu kapablo neniel kompareblas kun la kapablo de la modernaj birdoj.

La sciencistoj observis la ostojn de la flugiloj el tri fosilioj de arkeopterigoj. Adone al la dikeco de la osta parieto, la bildoj prezentis la longecon kaj la formon de la flugilostoj. Tiuj mezuroj estis komparitaj kun tiuj de aliaj grundaj bestoj kaj aliaj flugkapablaj bestoj - ekde pterosaŭroj ĝis aktualaj birdoj. Kvankam la plumhavaj flugiloj de archeopterigo aspekas kiel modernaj birdflugilo, la strukturo de la ŝultroj ne permesis ciklajn flugilbatojn kiujn oni observas nuntempe. La analizo de la datumoj sugesta ke la ostaro de arkeopterigo similas pli al fazana kaj meleagra ostaro. Tiuj specioj nur kapablas eskapi al predatoroj aŭ trapasi obstaklon sin helpante de kelkaj flugbatoj.

La regiono ĉirkaŭ Solnhofen en la sudoriento de Germanio estis insularo tropika, kaj pro tio la specio ŝajnas esti tute adaptita al salto el insuloj al insuloj aŭ al poreskapa flugo. Tiel, tiu kiu estis konsiderita kiel la plej malnova birdo konata fine apartenas al evolua branĉo kiu formis la birdojn modernajn. Tiuj novaj studoj donas plian ŝtupon al nova kompreno pri la frua evoluo de la dinosaŭra flugado. Fake, arkeopterigo jam fojfoje flugis antaŭ 150 milionoj da jaroj, tiu sugestas ke la flugado de la dinosaŭroj evoluis multe pli antaŭe.

 

https://www.nature.com/articles/s41467-018-03296-8

http://sciencepost.fr/2018/03/le-dinosaure-a-plumes-le-plus-connu-de-lhistoire-etait-il-capable-de-voler/

Please reload

Recent Posts

December 19, 2018

Please reload

Archive

Please reload

Tags

Address

Rotterdam, Netherlands

Contact

Follow

©2017 by ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta. Proudly created with Wix.com