Mortis la lasta norda-blanka-rinocero, kaj kial tio gravas al vi?

March 22, 2018

 

Certe vi apenaŭ vidis tiun anoncon en kelkaj retpaĝoj en tiu ĉi semajno, kaj eventuale alklakis por daŭre legi la tekston. La fakto estas, ke la lasta konata masklo de la specio de rinocero Ceratotherium simum cottoni (fakte sub-specio) estis eŭtanaziita de la bestokuracistoj, pro malsano kaj naturaj komplikaĵoj pro multaĝeco. Estas du femaloj, kies morto certe estingigos la specion, escepte se la sciencistoj trovos manieron artefarite fekundigi almenaŭ unu el ili uzante la konservitan spermon de la ĵus mortinta masklo.

 

Ĉu vi bedaŭras pro tiu perdo? Mi invitas vin racie pripensi, se vi efektive sentas la mankon de tiu specio (la granda plejmulto neniam aŭdis pri ĝi) kaj povas kalkuli pri la konsekvencoj de tiu perdo. Certe nenio en via ĉiutaga vivo ŝanĝos pro tio, kaj mi ne surpriziĝas antaŭ tiu penso. Nenio ŝanĝos en mia vivo. Sed kial tiu notico iomete tristigas nin dummomente? Kio signifas la perdon de specio, en nia hodiaŭa kompreno pri la naturo?

 

Mi invitas vin pensi pri la birdo Dido (Raphus cucullatus), kiu estas la simbolo de la estingiĝo de specioj fare de homoj. Malpli ol 100 jaroj post ĝia malkovro estis sufiĉaj por estingi tiun specion, kiu nur ekzistis en la insulo Maŭricio. Fakte ĝia ekzisto por homa vivo estas tiom efemera, ke ĝia malekzisto simple okazis, kaj neniu klara problemo rezultis de tio. Almenaŭ mezurebla.

 

Kial la morto de Dido kaj la morto de la Norda Blanka Rinocero malsimilas al niaj okuloj? Kial zorgi pri biodiverseco hodiaŭe gravas? Jen kelkaj klarigoj, kiun mi provas listigi, por sciigi vin la motivon.

 

1 – Homoj estas konservemaj. Se vi neniam kolektis ion ajn, certe konas homon kiu kolektas. Ni nature estas kolektema specio. Kartoj, pentraĵoj, boteloj, libroj, glumarkoj, statuetoj, ktp. La deziro posedi, aŭ simple scii pri ies ekzisto de interessa afero estas kontentiga, kaj sufiĉe forta por stimuli homojn elspezi konsiderindan monsumon por satigi tiun deziron. Nia instinkto konservi estas sufiĉe ampleksa por etendiĝi al la natura medio kaj ties specioj.

 

2 – gravas por nia ekonomiko. Eble tiu klarigo estas iom egoisma, sed ni ne povas ĝin ignori. Multaj specioj dependas de la aliaj, kaj protekti unu estas protekti preskaŭ ĉiuj. Estas diversaj bestoj kaj plantoj kiujn ni konsumas ĉiutage, tuno post tuno. Malpli da biodiverseco estas mapli da ekspluatebla potenciala varo. Neniu volas perdi monon, ĉu ne?

 

Kaj pri la rinocero? Specife pri ĝi? Ĝi ne estas grava por la moderna ekonomiko – kaj ĉi tie mi kompreneble ne parolas pri la hontinda ebura komerco – kaj certe ne estas simpatia kiel dorlotbesto. Financitaj programoj por protekti vastan areon por konservi specion de rinocero ŝajnas unuavide nekredebla perdo kaj elspezo da mono, kiu certe devus esti direktita al pli urĝaj necesoj, kiel lernejoj kaj hospitaloj. Jes, vi pravas. Unuavide.

 

Ni kalkulu la aferon paŝo post paŝo. La rinocero, malgraŭ malbelaspekta (vidu la bildon kiu ilustras ĉi tiun artikolon) instigas nian tujan simpation, ne kiel pufaj hundidoj aŭ katidoj, sed kiel kurioza kaj bizara besto. Kaj nun nia butono “ŝati strangan beston” estas ŝaltita! Jen ĉi tie nia instinkta deziro protekti ĝin. Tiu argumento, tamen ne estas kontentiga. Estas aldonaj praktikaj motivoj protekti.

 

Por konservi tiun grandan videblan mamulon, vi devas protekti ampleksan areon. Jes, kilometrojn post kilometro, la necesa spaco por ke la populacio vivtenu sin devas esti sufiĉe granda por ke ĝi konduto nature. Kiam vi protektas tiomgrandan areon, vi ankaŭ protektas ĉion kiuj troviĝas tie. Kaj tio ne estas malmulte. Vi protektas la plantojn, la malgrandajn bestojn, la insektojn. Se estas komerca plantaro en la proksimaj regionoj de tiu protektita spaco, kaj tiuj plantoj dependas de polenado, la protektita arbaro certe fariĝas ĝusta placo por estigi abelaron. Ĉu vi jam supozis, kiom kosta estus poleni du, tri mil plantojn se ne estus la senpaga volontula agado de abeloj? Ni uzas multajn “eksistemajn servojn”, kaj multfoje ne scias tion. Ekosistemaj servoj estas ĉiu profito ke la homa specio uzas de la naturo. Pura akvo, vermoj kaj bakterioj kiuj nutrigas la grundon kie ni uzas por planti, ktp.

 

Se vi protektas grandan areon por la rinocero, vi certe ankaŭ protektas malpli popularajn bestojn kiuj troviĝas en tiu spaco. Se ni parolas pri rara insekto, aŭ fungo, propagandoj por protekti ilin kompreneble ne estos alloga por la ĝenerala publiko. Sed kiam vi parolas pri balenoj, rinoceroj kaj ursoj, la populareco fariĝas grava por protekti ilin, kaj konsekvence aliajn mapli konatajn speciojn, kiuj profitas de tio.

 

Nia specio estas la nursola kiu konscias pri ties rolo kiel grava por la tuta planedo, kaj la nursola kiu atentigas pri la bonfarto de la venonta generacio. Neniu alia specio faras tion. Eble la konsciiĝo pri tio unikeco de ni estas ŝaltilo al nia sento pri respondeco. Ni estas socia specio, kaj samkiel tiaj aliaj specioj, ni havas la naturan instinkton protekti individuon de la sama komunumo. Sed nia razonkapablo evoluis kaj donis al ni la rafinitan komprenon ke la ceteraj specioj ne estas simplaj apartigitaj kunvojaĝantoj, sed parto de granda kaj interligita reto.  

 

Please reload

Recent Posts

December 19, 2018

Please reload

Archive

Please reload

Tags

Address

Rotterdam, Netherlands

Contact

Follow

©2017 by ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta. Proudly created with Wix.com