Forpasis Stephen Hawking

March 17, 2018

 

 

La 14-an de Marto komenciĝis kun notico kiu igis la mondon malpli feliĉa: la 76-jaraĝa prestiĝa fizikisto Stephen Hawking, kies vivohistorio faris de li tiom fama kiom liaj propraj sciencaj kontribuoj, mortis. La informo estas sufiĉe grava, kaj tial ISAE blogo volas dediĉi mallongajn vortojn al tiu scienca grandulo.

 

Fakte, estas du karakteroj kiuj igas Hawking tion fama kaj konata de la ĝenerala publiko: lia rara malsano kaj lia popularig-scienca majstroverko Mallonga Historio pri la Tempo (angle A Brief History of Time). Siaj studoj estis tre specifaj, koncerne al nigraj truoj kaj aliaj astronomiaj fenomenoj. Grandparte kondukitaj surbaze de matematikaj ekvacioj kaj modeloj, kune kun astronomia observado, li elstariĝis en la scienca flanko ĝuste pro tiuj teorioj. Kun grava apogo de alia konata sciencisto, Roger Penrose, ambaŭ teoriis pri diversaj aspektoj de tiuj fenomenoj. Notindas ke Hawking dediĉis sin grandeparte al studado de la kompleksaj aspektoj de la nigraj truoj, kiuj evoluis al la propono de la tiel nomata Hawking-radiado. Malgraŭ la pozitivaj argumentoj kaj teoriaj bazoj, ankoraŭ estas polemikoj koncerne al ĝia ekzistado.

 

Certe Hawking meritas la tutan akademian laŭdon pro siaj kontribuoj, sed tio farus lin alia anonimulo, kiel ĉiuj ceteraj sciencistoj, nur konata de malgranda nombro da fakuloj. Li do decidis fari alian aferon: komprenante la kompleksecon de sia studfako, li provis verki al la ĝenerala publiko pri tempo. En 1988 li publikigis la volumon kiu igis lin tiel fama kiel holivuda aktoro: Mallonga Historio pri la Tempo. La libro estis ege sukcesa, kaj atingis pli ol 9 milionoj da ekzempleroj venditaj ĉirkaŭmonde. Ekde tiam li fariĝis tre populara kaj transformiĝis en scienca populara famulo de nia epoko.

 

Bonhumura, Hawking partoprenis de diversaj popularaj televidserioj (ekz. The Simpsons, Star Trek The Next Generations kaj The Big Bang Theory), intervjuoj, publikaj lecionoj, televidprogramoj kaj aliaj medioj por esprimi sian penson koncerne al scienco kaj rilataj aspektoj.

 

Krom la populareco de lia agado por faciligi la komprenon de kompleksaj sciencaj pensoj, li ankaŭ altiris la atenton pro sia persona vivo. En la komenco de lia adolta vivo, li estis diagnozita kun la rara malsano amiotrofa lateralsklerozo (ALS), kies efekto estas senutiligi ĉiujn muskolojn de la korpo, iom post iom, ĝis la morto. La tiamaj kuracistoj antaŭvidis ne pli ol du aŭ tri jaroj je vivo de la portanto de tiuj malsanoj. Malgraŭ la nepozitivaj prognozoj, Hawking daŭre sindediĉis al la scienca esploro. La malsano evoluis kaj li devis uzi rulseĝon por moviĝi. Li perdis grade la ceterajn movojn, ĝis kiam nur siaj okuloj kaj kelkaj muskoloj de la vizaĝo persistis funkciantaj. Tamen lia cerbo ne estis atingita.

 

Por helpi lin komunikiĝi, oni kreis specifan komputilon kaj aparaton ligitan al lia okulvitro, kiu permesas ke li povas elekti vortojn kaj konstrui frazojn nur per la movado de liaj okuloj. Malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj, Hawking persistis kun sia celo esplori la spacon kaj la limoj de nia kono pri Fiziko. Ofte li esprimis sian opinion pri diversaj sciencaj temoj kaj lastatempe estis arda batalanto favora al la esplorado de aliaj planedoj kaj al la protektado de la medio.

 

Li ĉiam emfazis sian ateismon. Multaj homoj estis impresitaj de li pro tio, ke li suferas je severa kaj limiga malsano, kaj spite de tio li ne bezonas ajnan kredon por instigi lin daŭre vivi. Lia pasio por la naturaj fenomenoj kaj perspektivo de la esplorado per scienco estas la sufiĉaĵ motoroj de lia emo vivi kaj kontribui al la komunumo kaj al scienco. Pro tio, li estis arda defendanto de la scienca metodo kaj ĉiam postulis plian financan subtenon en ĉiuj sciencaj studfakoj.

 

Kelkfoje esprimante polemikajn opiniojn, Stephen Hawking garantiis sian porĉiaman ĉeeston en la historio de nia civilizacio, kaj mi aŭdacas diri ke ne estas pro sia gravega kontribuo al scienco, sed pro sia enviinda vivoforto kaj lia scio pri kiom grava estas popularigi sciencon. ISAE kaj ĉiuj ni gratulas al via kontribuo, kara Stephen Hawking!

 

Por pliaj informoj, estas esperantlingva artikolo en Vikipedio pri li:

https://eo.wikipedia.org/wiki/Stephen_Hawking

Please reload

Recent Posts

December 19, 2018

Please reload

Archive

Please reload

Tags

Address

Rotterdam, Netherlands

Contact

Follow

©2017 by ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta. Proudly created with Wix.com