Malbona ideo estas manĝi vivantan limakon

March 16, 2018

 

Aŭstralia adoleskanto akceptis simplan defion: manĝi vivantan elĝardenan limakon. La koncekvencoj estis gravegaj. Parazita infekcio kaŭzis gravan cerban malsanon lasinte la junulon tute paralizita.

 

En 2010, Sam ballard komemoris sian 19-jaran datrevenon. Liaj amikoj defis lin manĝi vivantan limakon en sia vesperfesto. Malbona ideo! La limako estis infektita kun askaridojn, parazito nomata Angiostrongylus cantonensis. Tiuj parazitoj kutime infektas ratojn, sed en la unuaj stadoj de sia vivciklo, okazas ke la unuaj gastigantoj estas helikoj kaj limakoj, kiuj infektiĝas kiam manĝas ratan fekaĵon. Poste, ili povas infekti homojn kiuj manĝas ne sufiĉe kuiritajn helikojn aŭ limakojn parazititajn. Ĉi-kaze, la konsekvencoj estis katastrofaj por la junulo. Hodiaŭ li estis tute paralizita.

 

Preskaŭ ĉiam, personoj kiuj infektiĝas kun askaroj saniĝas nature post kelkaj tagoj. La kazo de Sam estas malsama kaj rara, ĉar sia cerbo estis trafita de la parazito. La junulo komatis dum pli ol 420 tagoj.

 

Vekiĝinte, li troviĝis tetraplegia kaj ne plu kapablas sole fari la ĉiutagajn bazajn aferojn. Li estas nun dependanta de rulseĝo motora. Hodiaŭ, li regule havas krizojn, estas nutrita per katetero kaj lia korpo ne plu povas reguli sian temperaturon. Liaj medicinaj elspezoj multekostas kaj lia familio akumulis multe da ŝuldojn. La aŭstralia ministero kiu ordigas la sanon indikis ke ĝi laboras kun la familio por trovi solvon.

 

Memorigu ke krom la helikoj kaj la limakoj, Angiostronglylus cantonensis povas ankaŭ paraziti ranojn, terajn krabojn kaj riverajn salikokojn. Do, la infekcio povas esti transdonita al homa specio se la infektitaj bestoj estas manĝitaj krudaj aŭ nesufiĉe kuiritaj. Plejofte, oni ne havas simptomon, sed kiam havas, ili estas modestaj kaj nedanĝerigaj ( febro, kapdoloro, naŭzo kaj vomo). La parazito mortas nature eĉ se la infektitulo ne englutas medikamentojn. En certaj raregaj kazoj- kiel tiu ĉi - la infekcio grave perturbas la nervan sistemon, kaŭzante paralizon aŭ eĉ morton.

 

 

https://sciencepost.fr/2018/03/davaler-limace-a-laisse-adolescente-paralyse/

 

Please reload

Recent Posts

December 19, 2018

Please reload

Archive

Please reload

Tags

Address

Rotterdam, Netherlands

Contact

Follow

©2017 by ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta. Proudly created with Wix.com