Scienca analfabetismo: ĉu defio por la 21-a Jarcento?

March 11, 2018

 

Eble vi jam havis najbaron kiu entuziasme sciigis vin pri iu notinda alternativa medikamento, kiun li spertis dum malsano kaj estis efika por bonfartigi lin denove. Vi amikece aŭdas la klarigojn kaj eble surpriziĝas, kiam la proponita medikamento estas elekto de kelkaj strangaj substancoj aŭ plantoj, kies medicina efikeco vi neniam aŭdis pri. Vi ja scias, ke la tradiciaj medikamentoj estas prilaboritaj en laboratorioj kaj certe ili trapasas diversajn metodologiajn etapojn por atingi la publikon. Tamen, la ideo ke kelkaj fungoj aŭ folioj povas enteni potencialan kuracilon neniam esploritaj ne estas entute fantazia. Estas multaj bestoj kaj plantoj nekonataj en nia mondo... kial ili ne povas enteni tiujn miraklaĵojn? Eĉ kiam vi scias, ke la profesio de via najbaro ne koncernas iel ajn kun medicino - li povas esti aŭtoriparisto, tubisto, informadikisto - la teorio ne malfortiĝas, kaj lia pozitiva sperto donas plian motivon vi kredi je tio. Aldone, vi jam aŭdis - ie ajn - ke tradiciaj kuraciloj estas faritaj de la grandaj medikamento-industrioj, kiu certe senskrupule subaĉetas kaj adulteras cele altigi la propran monprofiton.  

 

Mi hipotezas, ke se vi neniam spertis tiun scenaron, vi ja estas bonŝanca. La supra priskribita situacio estas simpla komenco por starigo de "veroj" kiuj disvastiĝas tre rapide, kaj povas esti potenciale danĝeraj. Surbaze de simplaj kaj unuavide superfluaj babiletoj, ne ignoru la eblecon ke tiaj historioj atingos gravecon neantaŭvideblan. Vi certe jam aŭdis aŭ eksciis pri diversaj kampanjoj kontraŭ vakcinado aŭ pri la lastatempa plifortigo de la stranga teorio, ke nia planedo estas flata. Malgraŭ la unua estas danĝera, la dua estas ridinda. Sed ili ligiĝas per la sama fundamenta bazo: malkredo je sciencaj informoj.

 

Mi ne parolos pri tiuj du teorioj, kaj ne estas la celo ĉi tie. Mi volas emfazi, ke ekpopulariĝas en nia societo la ĝenerala ideo, ke la informoj surbaze de sciencaj pruvoj ŝajne perdas sian kredindecon. Ironie, ni troviĝas en unika momento de homa historio, kiam novaj teknologioj kunportitaj de scienca esplorado pozitive transformis nian vivon, per efikaj terapioj kiuj longigas nian vivon kaj vivokvaliton, kaj donas al ni adekvatajn ilojn por komunikiĝi kaj kompreni nian mondon. Ĝenerale, homoj ŝatas la produktojn de scienco, sed ne ties informoj.

 

Mi supozas, ke tiu skeptikismo kontraŭ la scienca informo dependas grandparte ke la ĝenerala publiko ne scias kiel oni akiras informojn per la scienca metodo. Malmultaj vere eĉ supozas, ke la asertoj faritaj de fakuloj dependas de multe da studado, subteno de seriozaj sciencaj institutoj, kaj ĉefe de esploroj kiuj estas detale projektitaj kaj rigore aplikitaj, por ke la respondoj havu fortan eksperimentan subtenon, kaj estu pro tio fidinda.

 

Unu el la fundamentaj bazoj de scienco ironie kontribuas al tiu malfidindeco: ĝia kapablo korektiĝi. La sciencaj informoj korektiĝas kiam diversaj sciencistoj studas difinitan parton de ĝi kaj produktas pruvojn favoraj aŭ malfavoraj al specifa hipotezo aŭ informo. En la komenco estas duboj, sed iom post iom, la tendenco estas ke novaj pruvoj plifortigu iun hipotezon kontraŭ la alia. Sed tiu alveno de novaj informoj postulas longan tempon, multfoje. Kaj homoj ĝenerale volas certan kaj fiksan opinion kiam ili  dubas pri iu ajn temo. Se en debato, sciencisto esprimas sian opinion, dirante ke neniu bone scias pri io ajn, kaj devas atendi novajn informojn, dum sia disputanto esprimas certecon subtenante unu el la disponeblaj opinioj, li certe altiros pli da atenton de la publiko.

 

Samkiel oni diras, ke homoj kiuj ne scias legi estas analfabetoj, homoj kiuj ne scias la plej bazajn fundamentojn de la scienca metodo - kaj tio estas facile lernebla informo - estas sciencaj analfabetoj. La societo esence ne kulpas pro tio. Delonge sciencistoj kaŝiĝis en siaj universitatoj kaj ekskluzive koncentriĝas en siaj propraj esploroj. Ili ankaŭ ne kulpas. Laŭ mia vidpunkto, la scienca esploro kaj la societo kiu meritas la efikecon de ĝi iom post iom apartiĝis. Kaj la alveno de interreto donis al ĉiuj la saman oportunecon paroli pri io ajn. Mi trovas nur du vojoj: aŭ ni devas cenzuri la malverajn informojn, aŭ ni devas klarigi la societon pri kiel ili devas konduti, por apartigi la veron de la malvero.

 

Kion vi pensas pri tio?

Please reload

Recent Posts

December 19, 2018

Please reload

Archive

Please reload

Tags

Address

Rotterdam, Netherlands

Contact

Follow

©2017 by ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta. Proudly created with Wix.com