hibridaj bestoj por produkti sufiĉe da organoj por la senesperaj pacientoj?

March 2, 2018

 

 

Sciencistoj anoncis ke ili kreis hibridajn embriojn “ŝafo-homo” kiu povis esti la estonteco de l’organdonaco. La rezultoj estas prezentitaj en la jara konveno de la Usona Asocio por Antaŭenigo de la Sciencoj, en Teksaso.

Enkondukante stemĉelojn homajn en ŝafembrioj, la sciencistoj suksesis antaŭ kelkaj tagoj, krei interspecifan vivestaĵon. Tiu hibrida kreaĵo enhavas 99.99% da ŝafo kaj 0.01% da homo. «  La kontribuo de la homaj ĉeloj tre malgrandas », notis Hiro Nakauchi, biologo, fakulo pri stamĉeloj al Standforda universitato. Ĉirkaŭ 1 ĉelo el 10 000 estas homa en la embrioj da ŝafo. La eksperimento estis ĉesigita post 28 tagoj.

La serĉado evoluis ekde antaŭaj eksperimentoj de la sama teamo kiu disvolvigis, antaŭ kelkaj monatoj, homajn ĉelojn en porkaj embrioj en frua fazo, kreante hibridon porko-homon kiujn la serĉistoj priskribis kiel interspeciaj kimeroj (inter malsamaj specioj). Tiuj eksperimentoj, kiuj ankoraŭ disigas la sciencistaron, iam povus oferi ĝustan solvon al miloj da pacientoj kiuj atendas por organo.

Tiuj eksperimentoj malsimilas al ksenogreftado, en kiu organo apartenanta al alia specio estas greftata en alia specio. Se ĝi estas alternativo por ataki la mankon da organoj, la problemoj da organisma elĵetadoj restas. Hodiaŭe, organoj por transplantado, eĉ la plej bone adaptitaj, krom se ili venas el identaj ĝemeloj, ne tre longdaŭras ĉar la imuna sistemo senĉese atakas ilin. Tiuj organoj produktitaj en interspeciaj kimeroj povus estontece esti sekura kielo por produkti sufiĉe da organoj por kontentigi al ĉiujn pacientojn necesantajn de greftoj, ekzemple, greftante hibridan pankreason de porko aŭ ŝafo al senespera paciento.

Por ke la grefto eblas, la sciencistoj opinias ke almenaŭ 1% de la ĉeloj de l’embrio devus esti homaj. Tio signifas ke tiuj unuaj etapoj elpruvitaj en ŝafo estas ankoraŭ la komenco. Kompreneble, altigi la kvanton da homaj ĉeloj neeviteble altigas la etikan demandon pri la vivaĵo kreita por produkti la organojn. »Ĉiuj sciencaj klopodoj pri la temo estas disputataj kaj nenia inter ili estas perfekta ». Notas Pablo Ross el kalifornia universitato . «  sed ili oferas esperon al personoj kiuj mortas ĉiutage. » . »Ni esploru ĉiun vojon por alporti organojn al malsanaj personoj. ».

Por antaŭenigi la esploron, ili devas ankoraŭ certigi ke la homĉeloj ne ĉeestas en la cerbo aŭ en gonadoj de la besto. Gravegus la etika problemo se oni produktus homcerbojn en porkoj aŭ ŝafoj.

https://www.futura-sciences.com/sante/actualites/corps-humain-hybride-homme-mouton-obtenu-laboratoire-70228/

https://sciencepost.fr/2018/02/ont-cree-embryons-hybrides-mouton-humain/

Please reload

Recent Posts

December 19, 2018

Please reload

Archive

Please reload

Tags

Address

Rotterdam, Netherlands

Contact

Follow

©2017 by ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta. Proudly created with Wix.com