La vermoj vivis en ŝia okulo!

February 23, 2018

https://parasitesandvectors.biomedcentral.com/articles/10.1186/1756-3305-5-85

 

La parazita vermo nomita Thelazia gulosa (nematodo) estas sufiĉe komuna en la nordo de Usono kaj la sudo de Kanado. Almenaŭ ĉe bovoj. Estis observita por la unua fojo en homa specio, en la okuloj de junulino el Oregono.

La paciento dudeksesjaraĝa raportis antaŭ kelkaj monatoj ke ŝi sentis iriton en la maldekstra okulo, antaŭ ke oni eltiris unuan vermon ĉirkaŭ 1 semajnon poste. Dudek tagoj pasis, kaj 14 vermoj estis eltiritaj de ŝia okulsurfaco. Ili longas ĉirkaŭ 13 milimetrojn. Ĝis nun, tiuj parazitoj estis viditaj ĉe hundoj, katoj kaj vulpoj kaj ĉefe bovoj. Estas do, la unua kazo de infesto ĉe homo, almenaŭ en okulo.

La kazoj de vermaj parazitoj kiuj infestas okulojn estas maloftaj en Usono, kaj tiu ĉi kazo estas la unua fojo ke parazitoj el la specio Thelazia estis notita ĉe homoj. Kun tiu ĉi nova okazaĵo, estas la tria specio de Thelazia kiu kapablas infesti homojn.  

 

Estas muŝo (Musca Aŭtumnalis)- ankaŭ nomitaj « muŝoj de l’vizaĝo » kiuj transdonas tiujn vermojn. Tiuj lastaj sin nutras de larmojn akvumantaj la okulsurfacon. ABC news asertas ke antaŭ senti fortan iriton, la junulino ĉevale rajdis kaj fiŝkaptis en Oregono. Malgraŭ la unua impreso, la paciento sufiĉe bonŝancas. Longdaŭra ĉeesto de la vermoj povus kaŭzi korneajn vundojn kaj eĉ kaŭzi

blindecon.

http://sciencepost.fr/2018/02/avait-14-vers-loges-loeil/

Please reload

Recent Posts

December 19, 2018

Please reload

Archive

Please reload

Tags

Address

Rotterdam, Netherlands

Contact

Follow

©2017 by ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta. Proudly created with Wix.com