Parazito igas ĉimpanzojn en zombioj

February 16, 2018

 

Estas delonge konate, almenaŭ inter nevertebruloj, kiel kelkaj mikroorganismoj kapablas ŝanĝi la konduton de siaj gastigantoj por ke ili helpu la paraziton kompletigi sian vivociklon. Tiuj ŝanĝoj povas esti modestaj aŭ drastaj. Kelkaj fungoj infektas la korpon de formikoj, kaj tiuj individuoj, anstataŭ sekvi la aliajn traserĉante manĝaĵon, apartiĝas kaj kontraŭinstinkte grimpas la plej altan foliaĵon troveblan, starante ĉe la supra pinto de la planto, ĝis morto.

 

Kial tiu formiko faris tion? La dua fazo de la fungo estas kreskigi reproduktan strukturon, kiu eligas sporojn kiuj glisas aere kaj disvastiĝas. Se la formiko troviĝas en alta strukturo, la sporoj certe glisos pli longe ol se ĝi estus ternivele.

 

Ofte la strategio adoptitaj de la zombiigaj parazitoj celas faciligi sian reproduktiĝon. La nematomorfa parazito Paragordius tricuspidatus infektas malgrandajn grilojn kaj kreskas ene de ĝi. Post kiam atingas la maksimuman grandon en tiu disvolviĝ-fazo, la parazito influas la nervan sistemon de la grilo kaj igas ĝin alproksimiĝi de iu ajn akva medio kaj saltadi sencele. En tiuj saltoj, la ŝanco ke la grilo falu enakven estas tre granda, kaj tio efektive okazas. Tiam la grilo mortas dronita, la vermo traboras la korpon de sia gastiganto kaj naĝas serpente ĝis la sekundara gastiganto.

 

En vertebruloj malabundas tiujn ekologiajn parazitajn rilatojn, tamen ekzistas. La protozoo Toxoplasma gondii infektas malgrandajn ronĝulojn kaj studoj konkludis, ke la malsanaj ronĝuloj sentas sin allogitaj al urinoj de felisoj, kiuj estas la oftaj kaj ordinaraj predantoj. Surbaze de tiu informo, teamo da sciencistoj decidis esplori, ĉu la infekto per Toxoplasma gondii ankaŭ kapablas ŝanĝi la konduton de pli kompleksaj specioj, kiel la hom-similaj ĉimpanzoj.

 

Sed kiel la sciencistoj povus malkovri tion? Ili kreis la jenan eksperimenton: sciinte ke la ĉimpanzoj estas predataj de grandaj felisoj, kaj pro tio ili estas flarsentaj antaŭ ties urinoj, la sciencistoj hipotezis, ke la infektitaj individuoj certe ne scios distingi ĉu la urino reprezentas la ĉeeston de siaj predantoj, kompare kun sanaj ĉimpanzoj. Por pli bone kontroli la eksperimenton, la sciencistoj decidis ne nur prezenti la felisan urinon de la specioj kiuj troviĝas en ilia natura medio, sed de aliaj felisoj kies urinon ili certe ne konas, kiel la leonoj kaj leopardoj. Eĉ homan urinon ili decidis eksperimenti.

 

La sanaj kaj infektitaj ĉimpanzoj ne distingis inter la urinoj de la felisoj kiuj ne estas siaj naturaj predantoj. Tamen, kiam ili estis prezentitaj al la urinoj de tigro, la sciencistoj observis, ke la malsanaj ĉimpanzoj ne kondutis timeme, kiel ili faras kiam sanaj kaj kiam flarsentas la urinon. Do, la infektitaj ĉimpanzoj fariĝas pli vundeblaj kaj facile predataj de tigro ĉar ili ne perceptas la ĉeeston de la predantoj, kaj ne serĉas la sekurecon de la ĉirkaŭaj arboj. La sciencistoj kredas, ke tiu rilato kun la protozoo kaj la ĉimpanzoj ankaŭ okazis al la prahomoj. Sed kiam la homa specio evoluis, kaj ne plu fariĝis predoj de tigroj, la protozoo persistis sian vivociklon kun la ĉimpanzoj.

 

Fonto: Poirotte C, Kappeler PM, Ngoubangoye B, Bourgeois S, Moussodji M kaj Charpentier MJE. 2016. Morbid attraction to leopardo urine in Toxoplasma infected chimpanzees. Current Biology 26, R83–R101

Please reload

Recent Posts

December 19, 2018

Please reload

Archive

Please reload

Tags

Address

Rotterdam, Netherlands

Contact

Follow

©2017 by ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta. Proudly created with Wix.com