Sciencistoj ne perdas kredindecon, se ili engaĝiĝas movade.

February 9, 2018

 

La manko de partopreno de sciencistoj en publikaj debatoj malfermas la pordojn al nerespondecaj asertoj, kiuj ofte ignoras la aktualajn fidindajn sciencajn eltrovojn, kaj miskredigas la spektantaron. La rezulto estas, ke la lerteco defendi ideon fare de demagoga diskurso povas rezultigi en senutilaj decidoj, kiuj ne nur riskas misuzi publikajn financojn, sed eĉ riskas je danĝereco (ekzemple, vidu la jenan ligilon: https://aktuale.scienca-revuo.info/2016/04/28/brazila-estraro-fajfas-pri-scienco-kaj-aprobas-kontraukanceran-medikamenton-kiu-ne-funkcias/).  

Estas ĝenerala ideo, ke sciencisto povas perdi sian prestiĝon aŭ kredindecon ene de sia akademia cirklo kaj ekster ĝi, se li publike aktive disputas kaj argumentas favore al speciala afero. Pro tio, multaj sciencistoj fakte hezitas kaj eĉ evitas malferme paroli pri siaj eltrovoj kaj esploroj kiam ĝi pritraktas gravajn temojn, ĉefe kiam tiuj koncernas al praktikaj kaj grandskalaj publikaj planoj. Aliflanke, la manko de aktiva agado parte de sciencistoj ĉe la publikopiniaj amaskomunikiloj kaj la relative granda distanco ke la akademia komunumo tendencas apartigi pli kaj pli la pruvbazitajn informojn de la popolo. Tio grandparte favoras al la manko de necesaj debatoj kiuj helpus la konsciiĝon de la grava rolo de la sciencistoj por starigi efikajn politikajn agojn pro la propra socio.

La ĉefa kialo pro tiu penslinio estas ke, kiam sciencisto parolas al amaskomunikilo, li “ekspozicias sian personan bildon publike kaj grandskale”, kaj tio facile povas esti misinterpretita de la spektantaro, kaj unu el la konsekvencoj estas ke li povas vidigi sin pli kiel showman ol sciencisto.

Sed tiu timo ke la sciencistoj ofte argumentas por tiu izoliĝo ŝajnas esti vana. Teamo da sciencistoj el Usono decidis esplori, ĉu tiu timemo je perdo de kredindeco konsekvence de engaĝiĝo favore al science bazitaj pruvoj havas ajnan solidan bazon.

Ĉar la ideo koncentriĝas multe pli en la aktiva disputo kaj argumentado pri tikla temo ol pri nerekta aktiva (donaco de mono al specifa movado, ekzemple), la sciencistoj celis eksperimenti ĉu la persona esprimmaniero de sciencistoj vere riskas sian kredindecon.

Unue, la teamo arigis pli ol mil volontulojn por pruvi, ĉu la aktiva agado favore al specifa temo kiu havas fortan publikan impakton (ĉi-kaze, la klimatŝanĝo). Tiuj volontuloj estis devigitaj legi la mallongan biografion de Dr. Dave Wilson (fikcia karaktero), kies fako estas klimata ŝanĝiĝo. Post tio la volontuloj estis instruitaj legi unu el ses publikaĵojn el Facebook-paĝo de Dr. Wilson, kie troviĝas ligon al intervjuo farita de li pri klimata ŝanĝiĝo. Kompreneble, tiu intervjuo ne ekzistas, kaj la volontuloj estis malpermesitaj alklaki sur la ligilon. Ĝi estis kreita por doni iom da verecon al la cirkonstanco.

La ses publikaĵoj estis planitaj por esplori ĉu la intenseco de la aktivumado influas la perspektivon de la publiko. La volontuloj estis direktitaj al unu el tiuj tute hazarde. La varieco de tiu aktivula publikado varias ekde simpla informodono ĝis forta partia opinio: La unua publikaĵo informas, tute nepersonece, ke estas sciencaj pruvoj pri ĝi; la dua parolas pri la klimata ŝanĝiĝo kaj ties konsekvencoj, ĉefe al homa sanstato; la tria pri favoraj kaj malfavoraj vidpunktoj, kaj la kvara pri senduba aserto pri la neceso de efika agado kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo, tamen sen klara maniero kiel fari tion. La kvina kaj la sesa ankaŭ estas emfaza aserto, sed kun eksplicita mencio de alternativoj por malkreskigi la varmiĝon.

La volontuloj devis respondi demandaron kiu permesis kalkuli kion ili perceptas pri la intencojn de tiuj publikaĵoj. La sciencistoj planis ĝin por ke ili sciu mezuri, inter aliaj: 1) la kredindeco de la sciencisto, 2) ĉu la sciencisto celas konvinki, 3) ĉu la sciencisto celas nur informi, 4) ĉu politikaj kaj ideologiaj sintenoj influas la opinion de la sciencisto, 5) ĉu la opinio de la sciencisto estas bazita sur strikte scienca eltrovo, 6) kiom fidindaj estas sciencistoj kaj televidprogramoj, inter aliaj.

Post analizi la respondojn, la teamo fakte trovis ke, kiam sciencisto esprimas sian opinion pri tiu temo, ne estas ĝenerala tendenco malkredi lin/ŝin kiam li simple opinias. La eksperimento montras, ke kelkaj personoj observas la opinion kiel ideologian vidpunkton, kaj ankaŭ kiel fidindan informon, sed tiuj rezultoj estas sufiĉe modestaj por esti tiom ĝeneralaj.

La teamo kiu aŭtoras la artikolon rekonas, ke estas konsiderindaj limigoj de la metodologio, sed persistas kun la ideo, ke siaj eltrovoj estas optimisma koncerne al la motivoj de hezitemo esprimitaj de diversaj sciencistoj kiam ili estas invitataj opinii pri iu ajn temo. Ĉar la eksperimento estis farita en Usono, la temo pri klimata ŝanĝiĝo estas aparte tikla, kaj tio certe povas influi la rezultojn de la teamo. Sed se oni observas grandskale, la ideo ke sciencisto perdas kredindecon nur kiam esprimas sian opinion koncerne al science bazita informo ne havas pruvon.

 

 

Fonto: John E. Kotcher, Teresa A. Myers, Emily K. Vraga, Neil Stenhouse & Edward W. Maibach (2017) Does Engagement in Advocacy Hurt the Credibility of Scientists? Results from a Randomized National Survey Experiment, Environmental Communication, 11:3, 415-429, DOI:10.1080/17524032.2016.1275736

 

Please reload

Recent Posts

December 19, 2018

Please reload

Archive

Please reload

Tags

Address

Rotterdam, Netherlands

Contact

Follow

©2017 by ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta. Proudly created with Wix.com