La astro, kiu frapis la Teron, kaj kreis la Lunon, ne estis pli granda ol Marso

February 2, 2018

 

Teamo de la Pariza Instituto de Terfiziko (IPGP) en kunlaboro kun sciencistoj de la Svisa Federacia Mezlernejo de Teknologio Laŭzano (EPFL) ĵus simulis la geoĥemian efikon de la giganta kolizio kiu trafis la Teron por naski la Lunon. Ĉi tiu koliziinta objekto estus relative "malgranda" objekto, kun maso maksimume 15% de tiu de la Tero. La rezultoj estis publikigitaj en la revuo Geophysical Research Letters la 14-an de decembro 2017.

 

Estis en la mezo de la 1970-aj jaroj, ke astronomoj disvolvis la nunan teorion de Luna formado: nia satelito estis kreita post giganta kolizio inter la Tero kaj praplanedo kiom granda kiel Marso (ĉirkaŭ dekono de la grandeco de la Tero) nomata Theia [Teia]. La kolizio estus produktinta nubo de gaso kaj rubo, kiu rapide kondensiĝus kaj naskus la Lunon. La tiel nomata "giganta kolizio" hipotezo frontas hodiaŭ gravan malfacilaĵon : ĝi ne povas klarigi kial la Luno kaj la Tero estas izotope identaj.

Por solvi ĉi-tion, du malsamaj modeloj ĵus estis proponitaj, kiuj klarigus kial la Luno ŝajnas esti kvazaŭ kopio de la Tero, sed kun radikale malsamaj antaŭdiroj pri la grandeco de la ĵetaĵo Theia. En la unua modelo, du duon-Teroj kunfandiĝus por formi la Tero-Luno-sistemon. La rezultantaj astroj de ĉi-tiu kuniĝo estus de identaj kunmeto.

La dua hipotezo sugestas, ke Theia devas esti malgranda astro (kelkaj procentoj de la maso de la Tero), kiu trafis nian planedon je tre alta rapido.

 

Por disigi ĉi-tiujn du modelojn, teamo de la Instituto de Terfiziko en Parizo kaj la Svisa Federacia Mezlernejo de Teknologio en Laŭzano provis determini kiel ĉiu modelo influas la internan ĥemion de la Tero. Ĉu ĝi estas malgranda aŭ granda, la trafanto devus lasi ĥemian spuron en la mantelo de la Tero, kiu diferencas laŭ la maso de Theia. La esploristoj do komparis ĉi tiujn rezultojn kun geoĥemiaj mezuroj de la mantelo de la Tero.

Ili kalkulis pli ol du milionojn da simulacioj de la kolizio kaj ties rezultanta ĥemia ekvilibro, variigante la mason de Theia sed ankaŭ aliajn parametrojn inter kiuj la gradon de fandiĝo de la Tero antaŭ kaj post la efiko, la penetra profundo de la kerno de la planedeto en la mantelo de la Tero aŭ ĝia grado de ekvilibro kun la mantelo. Kia ajn estas la scenaro, ĝi rezultas, ke masa trafanto pli granda ol 15% de la maso de la Tero - tio estas, iomete pli peza ol Marso - ne kongruas kun la mantela ĥemio : ĝi ĉiam igas la mantelon tro riĉa en metaloj kiel nikelo kaj kobalto.

Sekve, la Luno devas esti formita post kolizio kun relative malgranda kaj altenergia trafanto, garantiante teran mantelon simila al tiu, kiun ni hodiaŭ observas kaj luna izotopa kunmeto identa al tiu de la Tero.

 

Fonto en la franca : Actualités du CNRS-INSU; http://www.insu.cnrs.fr/node/8304

Please reload

Recent Posts

December 19, 2018

Please reload

Archive

Please reload

Tags

Address

Rotterdam, Netherlands

Contact

Follow

©2017 by ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta. Proudly created with Wix.com