Socia Darvinismo: konsekvencoj de grandskala miskompreno

January 19, 2018

 

Kiam oni parolas pri Darwin, nia menso direktiĝas al evoluismo. Malgraŭ la ideo pri la ŝanĝo de la specioj – almenaŭ ties formoj – dum tempo jam ekzistis delonge antaŭ Darwin, lia propono diferenciĝas de la aliaj pro la mekanismo kiu estas la bazo de tiu evoluado: natura selektado.

 

Post ĉirkaŭmonda vojaĝo surborde de la angla ŝipo Beagle, kaj kolektinte diversajn specimenojn de preskaŭ ĉiuj kontinentoj, Charles Darwin elspezis jardekojn por analizi, priskribi, observi kaj dedukti la kaŭzojn de tiuj ŝanĝoj. Influita de la sciencisto Thomas Malthus, li elpensis manieron per kiu la specioj ekaperas en la mondo: la natura selektado.

 

Se ni povus resumi la koncepton (ja malfacila tasko, preskaŭ ne kontentige plenumebla), la kvanto da individuoj kiuj naskiĝas, en iu ajn specio, estas multe pli granda ol la kvanto de manĝaĵo, spaco kaj reproduktiĝ-oportunecoj disponeblaj en la medio. Kompreneble, nek ĉiuj sukcesos vivi por plenumi sian biologian taskon. Sed kiu elektiĝas por havi aliron al tio? Darwin proponis, ke la konkurenco inter la individuoj “selektas” la plej fortan aŭ adaptitan por ekhavi al si la rajton kreskiĝi kaj reproduktiĝi. Malgrandaj morfologiaj, anatomiaj, kondutaj, kemiaj ŝanĝoj povas helpi aŭ malhelpi la individuon atingi tiun celon. Kaj tiuj individuaj ŝanĝoj ofte okazas hazarde, per genetikaj bazoj.

 

La teorio estis atakita ĉiuflanke kaj ricevis diversajn akrajn kritikojn. Preskaŭ perdiĝis, fakte. Tamen, ĝi inspiris homojn pensi ke, se ĝi funkcias kaj ekzistas, certe ne limiĝas al la sovaĝa mondo de la bestoj kaj plantoj. Ĉu la brutala leĝo de natura selektado ankaŭ valoras al la homa specio? Kelkaj intelektuloj pensis pri tio, kaj estis la komenco de unu el la plej polemikaj kaj malbonaj miskomprenoj de scienca teorio en la moderna okcidenta mondo.

 

Malgraŭ la esprimo ekaperis unuafoje en 1877, per la plumoj de Joseph Fisher, aliaj eminentuloj prenis la torĉon kaj propagandadis la ideon, kiel Thomas Malthus, Herbert Spencer kaj Francis Galton. Kun la forta ideo pri la certeco de natura selektado kiel natura leĝo, kelkaj homoj pensis, ke la sociaj malegalecoj kiuj troviĝas en ĉiuj landoj ne estas pro politikaj mispaŝoj, sed estas natura konsekvenco de la biologia leĝo. La fakto ke kelkaj homoj prosperas dum aliaj mizeras ne plu estas la rezultoj de politika agado, sed natura afero mem, kaj tio ne estas kontraŭbatalinda. Riĉaj, belaj kaj sanaj homoj devas prosperi ĉiam, dum la ne “adaptitaj” devas alfronti sian destinon. Ligoj de socia darwinismo kun kapitalismo estis preskaŭ neevitebla de la socio, kaj ofte komfuziĝas multfoje. Multaj trovis en tiu aserto justan kialon por klarigi socian malegalecon, kaj tio estis sufiĉa por instigi kruelan konduton kaj tutan malinteresiĝemon al mizeruloj.

 

Se tio ja ne estus sufiĉe granda konfuziĝo kaj tordita vidpunkto kun gravaj konsekevencoj, la klimakso alvenis poste, kiam oni ekdiskutis la rajton elimini de la homa specio la individuoj kiuj ne kontribuas al la bonfarto de la homa societo kaj nur konservi tiujn kiujn portu al nia specio altkvalitajn karakterojn. Estis la naskiĝo de eŭgeniko.

 

Eŭgeniko provas plibonigi la heredajn trajton per ĉiuj disponeblaj metodoj. Sur baza malmorala fundamento, ĝi estas pseŭdoscienco kiu surprizige disvastiĝis en la mondo. Diversaj gravaj landoj subtenis la ideon kaj kreis publikan politikan sistemon por senutiligi homojn kiuj portas maldezirindajn trajtojn. Landoj kiel Usono, Japanio, Germanio kaj Ĉinio adoptis politikan planon por steriligi handikapulojn kaj mensmalsanulojn. La terureco de tiu politiko kulminis en la amasmurdo en ekstermejoj dum la Dua Mondmilito.

 

Feliĉe, post tiu fazo, eŭgeniko perdis sian forton kaj iom post iom troviĝis sian lokon en la abomenintaj sciencaj teorioj jam kreitaj. Socia darwinismo ankoraŭ ekzistas kiel ideo, sed ĝi iom post iom fariĝas pli kaj pli malpopulara en la societo. Espereble, ĝi ne retrovu forton en la nuntempo, kie radikalaj kaj nepruvitaj asertoj ŝajne reprenas iom da spiro.

Please reload

Recent Posts

December 19, 2018

Please reload

Archive

Please reload

Tags

Address

Rotterdam, Netherlands

Contact

Follow

©2017 by ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta. Proudly created with Wix.com