La Devonia grandskala estingiĝo estas iomete plibone komprenata

January 15, 2018

 

Par Eduard Riou (1838-1900) from The World Before the Deluge 1872, United States — http://www.copyrightexpired.com/earlyimage/prehistoriclifebeforekt/n2m_devonianscene.html, Domaine public, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=1577321

 

Antaŭ 374 milionoj da jaroj, la Tero konis sian pli gravan grandskalan estingiĝon de ĝia historio. Nova studo asertas ke tiu fenomeno estas ligita al interago inter ciklaj klimataj ŝanĝoj kaj astronomiaj parametroj.

Antaŭ 374 milionoj da jaroj, en la Devonio, la Tero konis rapidan kaj grandskalan koloniadon de la prakontinento de teraj plantoj sub varma kaj tropika klimato. Tiom granda estis la kvanto da vegetaĵoj en la maro ke, ĝi ensorbis sufiĉe da oksigeno por malebligi la oceanan vivon. Tiu fenomeno okazis dum ke la rotacio de la tero ĉirkaŭ la suno estis tiam preskaŭ cirkla.

Tial, la sezonoj tiam, preskaŭ ne plu ekzistis. Fakte kvankam la jara sezona ciklo estas ĉefe kaŭzita de la klineco de la Tera rotacia akso, estas ankaŭ klimata ciklo ligita al terorbita ciklo laŭ la teorio de Milankovitch. Nu, En tiu periodo, la oksigeno malbone solviĝis en la oceano pro tiu cirka orbito kaj ĝia influo sur la maraj fluoj. La teamo el germana universitato (MARUM, Bremen) malkovris ke la formo de la Terorbito ĉirkaŭ la suno povas esti uzata por mezuri la rapideco de la grandskalaj estingiĝoj. La estro de tiu studo asertas ke la ĉefa kaŭzo de la Devonia estingiĝo, kiu malaperigis 80% de la vivaĵoj en 600 000 jaroj, restas la satureco de la oceanoj per vegetalaĵoj sed ke la orbita formo, cirkla, rapidigis la estingiĝon. La geologia pruvo troveblas en du taveloj da nigra skisto. Tiu koloro montras ke la rokformado okazis en medio malriĉa en oksigeno. Tiu oksigenomanko favoris la koncervadon de la fosilioj kaj organikaj aĵoj troveblaj en tertavolaj skistoj.

http://sciencepost.fr/2018/01/de-nouvelles-precisions-a-cause-lune-plus-importantes-extinctions-de-masse/

 

https://www.nature.com/articles/s41467-017-02407-1

https://www.nature.com/articles/s41467-017-02407-1.pdf

https://eo.wikipedia.org/wiki/Milankovi%C4%89-cikloj

 

Please reload

Recent Posts

December 19, 2018

Please reload

Archive

Please reload

Tags

Address

Rotterdam, Netherlands

Contact

Follow

©2017 by ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta. Proudly created with Wix.com