Ĉu vi jam vidis tiun GIFon?

December 22, 2017

 

 

Ĉu vi aŭdas tiun GIFon ? Tiu stranga demando okupas multajn interretulojn.

 

Kiam vi vidis ĝin, la unuan fojon, mi preksaŭ falis el mia seĝo! Mi aŭdis la sonon de la metalkolono falanta sur la grundo! La problemo estas ke tiu sono tute ne ekzistas! Fakte, la GIFo estas sensonaj sinsekvaj bildoj, tial ne eblas aŭdi ion ajn. Tamen kiel 22% el populacio mi aŭdas ion!.

Tio eblas pro psikologia fenomeno nomita sinestezon kiu kaŭzas aŭdajn iluziojn.

Al kelkaj homoj eblas aŭdi movantajn objektojn eĉ kiam estas neniu bruo. Laŭ tiu difino, estas malsevera sinestezo.

 

Pro la moviĝo de la piliero, oni atendas ke la piliero peze refalas sur la grundo kaj tiu atendo kontribuas al reago de nia aŭda cerbokortiko.

 

Ekzistas pli severaj sinestezoj trafantaj ĉirkaŭ  4 elcenton el la populacio. Unu el plej fama persono trafita de severaj sinestezoj estas Daniel Tammet, aŭtisto kiu kapablas lerni lingvon en nur unu semajno. Li verkis libron legindan kies titolo estas “Mi naskiĝis en blua tago”. Li estas trafita de parola, vida kaj numeran sinestezoj. Kiam li vidas numeron, ĝi ĉiam estas kolora, kaj por li, jaŭdo estas blua tago. Li uzas tiun fenonemon por enmemorigi kaj lerni.

 

 

Dank’al lia specifa sinestezo li enmemorigis kaj senerare recitis en 5 horoj kaj 9 minutoj, la 22514 unuajn decimalojn de Pi.

 

La deveno de la malsevera sinestezo eble estas la medio dum infanaĝo. Ni keskas en medio kie movoj kaj bruoj estas tre ofte ligitaj, tial ni tre frue asocias la movoj kaj ties reskpektivaj bruoj. Kvankam tiu teorio estas la ĉefa hipotezo, la fenomeno restas tre malbone komprenata.

 

Fontoj

https://www.sciencesetavenir.fr/high-tech/web/synesthesie-entendre-le-son-d-un-gif-anime-qui-n-a-pas-de-son_118951

https://fr.wikipedia.org/wiki/Daniel_Tammet

D. Tammet. (2007). “Je suis né un jour bleu”.Broché.

 

Esperantologio : Sinestezo estas la traduko de Synesthesia (angla vorto) Mi trovis ĝi en Esperana-angla medecina terminaro (2006). Yamazoe Saburro.. Mi nenion trovis en vortaro.net nek en reta-vortaro.de. Vikipedio proponas “Sinestezio”.

 

Please reload

Recent Posts

December 19, 2018

Please reload

Archive

Please reload

Tags

Address

Rotterdam, Netherlands

Contact

Follow

©2017 by ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta. Proudly created with Wix.com