La giganta kokoskrabo sinnutras de birdoj, sciencistoj atestas

December 15, 2017

 

La plejmulto fakte neniam vidis la kokoskrabon de la specio Birgus latro. Ĝin malkovris Charles Darwin, kiu elstarigis la “monstran grandon” de la nevertebrulo kiu vivas en kelkaj insuloj. La krabo ricevas la popularan nomon “kokoskrabo”, ĉar ĝi facile povas grimpi kokosarbon kaj dispecigi la rigidan frukton per siaj enormaj pinĉiloj. La giganta krabo pezas ĉirkaŭ 4 kg kaj la gambo povas longi ĝis 1 metro. La kokoskraboj havas rilaton kun la ermitkraboj, kaj samgrandas kiam junaj. Malgraŭ la nomo, ĝi malofte sinnutras de kokosoj, sed oni scias ke ĝi manĝas de aliaj plantoj. Ĝis nun.

 

La sciencisto Mark Laidre malkovris, ke kokoskraboj ne estas simplaj planto aŭ semomanĝantoj, sed povas fariĝi aktivaj ĉasantoj. La sciencistoj esploris tri insuletojn en Indonezio, kaj kaptis ŝokan scenon. Li observis dormantan ruĝkruran naivulon (granda marbirdo de la specio Sula sula) dumnokte, ripozanta ĉe arbobranĉo, kiam li rimarkis ke granda kokoskrabo alproksimiĝas malrapide. La krabo grimpis la arbon kie estis la naivulo kaj pinĉis ĝian flugilon, rompante ties oston kaj faligante la birdon. Sen ebleco eskapi, la naivulo kuŝis surgrunde dum la krabo malsupreniris kaj serĉis la alian flugilon por sekve rompis ĝin same kiel al unua. La naivulo gratis kaj bekpikis la krabon, senrezulte. La sango elfluis el la rompitaj flugiloj, kaj ĝi altiris la atenton de aliaj kokoskraboj, kiuj avide alproksimiĝis. La kraboj batalis inter si kaj disŝiris la blekantan birdon, en sangeca spektaklo.

 

Ne estas la unua fojo ke oni observas tiun scenon (malgraŭ estis la unua fojo ke oni filmis ĝin). Eventuale tio povas okazi, sed la sciencisto volis scii ĉu tiu atako povas influi la konduton de la ruĝkrura naivulo. Li observadis la ĉirkaŭajn insulojn kaj provis registri kiom da nestoj estas, ĉu de ruĝkruraj naivuloj, ĉu de kokoskraboj. La rezulto estis, ke en insuloj kiuj troviĝas kokoskraboj simple ne estas ovoj aŭ nestoj de ruĝkruraj naivuloj. Sed en la insuloj kie ne estas la nevertebruloj, estis dekoj da nestoj kaj ties ovoj.

 

La rilato observita estas evidenta: la ĉeesto de kokoskraboj simple malpermesas ke la birdoj faru neston. La kokoskraboj estas la plej grandaj predantoj de tiuj insuletoj, kiuj ne distancas inter si. La birdoj certe povas iri de unu insuleto al aliaj, per malmultminuta flugado. Do, la kialo ĉar la ruĝkruraj naivuloj ne nestas en tiu specifa insulo certe estas pro la voraj terkraboj.

 

Fonto: Mark. E. Laidre. 2017. Ruer of the atoll. The world’s largest land invertebrate. Frontiers in Ecology and the Environment 5 (9): 527-528

 

Vidu la videon sube:

 

 

 

Please reload

Recent Posts

December 19, 2018

Please reload

Archive

Please reload

Tags

Address

Rotterdam, Netherlands

Contact

Follow

©2017 by ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta. Proudly created with Wix.com