La barata misio Chandrayaan-2 preparata por lanĉo en marto 2018

December 8, 2017

 

Barato planas reveni al la Luno kun la ambicia Chandrayaan-2, kiu inkluzivas orbitilon, surterigilon, kaj malgrandan roveron. Se ĉio okazas enorde, ĝi estos la unua surteriĝo de Barato sur alia mondo, kaj nur la duan tian surteriĝon ekde la fino de la misioj Apollo (Usono) kaj Luna (Sovetunio) dum la jaroj 1970.

 

La orbitilo portos ok mezurilojn en cirklan orbiton trans la polusoj de la Luno, 100 kilometrojn super la surfaco, simile al antaŭa Luna sondo de Barato, Chandrayaan-1. La misio daŭros unu jaro. La surterigilo kaj la verturilo funkcios dum unu luna tago (14 Tero-tagoj).

 

Chandrayaan-2 estos lanĉota per la barata GSLV raketo en marto 2018. La kombinita maso de la tri elementoj de la mision estas 3250 kilogramoj.

 

La orbitilo havas kvin sciencajn instrumentojn. Inter ili estos du kameraoj por la surfaco, tri spektrometroj por la surfaco kaj la atmosfero kaj unu radaro por la surfaco.

 

Ekde kiam la sondilo estas en sia scienca orbito ĉirkaŭ la Luno, la misio de la surterigilo povas komenci. La surteriĝo okazos proksime de la suda poluso de la Luno.

 

Ĝi okazos tute aŭtonome. La surterigilo apartigos de la orbitilo kaj tuj plenumos malakcelan manovron, ŝanĝante ĝian orbiton ĉirkaŭ la Luno al unu per 18-kilometro periapsido. Kiam ĝi atingos periapsidon, ĝi bremsos por redukti ĝian altitudon al 7 kilometroj.

 

Je alteco de 7 kilometroj, la surterigilo uzos kameraon por preni fotojn de la luna surfaco kaj determini ĝian relativan pozicion kaj rapidecon kompare al ĝia mapo de la surfaco. La surteriĝo aŭtonome determinos la trajektorion necesajn por alporti ĝin al ĝia dezirata surteriĝo kaj direkti sin al loko 100 metrojn super la celo, kie ĝi venos al ŝvebado. Ĝi uzos detektilon por trovi eblajn danĝerojn sur la surfaco kaj elekti sekuran lokon por surterigi. La surterigilo malrapide descendos ĝis ĝi atingos 2 metrojn super tiu loko. Tiam ĝi haltos siajn motorojn. La surterigilo falos sur la surfacon, ĝiajn kvar krurojn sorbante la ŝokon de la surteriĝo. La veturilo eliros de la surterigilo tuj post la surteriĝo por komenci sian mallongan du-semajnan mision.

 

Kiam surgrunde, la surterigilo komencos sian sciencan programon : la sondilo havas instrumenton por studi lunajn tertremojn. Tio ebligos studon de la internon de la Luno, en zono ne altingebla de la tremometroj de la Apollo misioj. Alia mezurilo mezuros la varmajn ecojn de la luna surfaco. Kaj fine la lasta mezurilo mezuros plasman densecon proksime de la surfaco kaj kiel ĝi ŝanĝiĝas dum la luna tago. La luna plasmo povus havi efikon en la levitado de luna polvo, kaj tio povas esti problemo por estonta homa esploro.

 

La surterigilo ankaŭ portos veturilon. Ĝi estas tre malgranda kaj pezas 20 kilogramoj.

Por certigi, ke la rovero povus movi sur la Lunon sen ensabliĝi, ISRO (la Barata spac-agentejo) konstruis grandan sablejon en kiu ili povas testi ĝian movkapablon. Kontraŭe al la metodo de NASA, kiu uzas modelon de la veturilo kiu pezas la saman al tiu kiu ili pezos sur la Luno aŭ Marso, ISRO ellaboris malsaman solvon: ili simple aldonas gigantan heliumplenan balonon al testveturilo por kompensi 5/6 de ĝia pezo (simile al la Luno).

 

Pro ĝia malgrandeco, la veturilo havas malmulte da mezurilojn. Ĝi havas du kameraojn por tridimensia vojplanado kaj klinometron por sekureco (stirado ĉesos, se la klinangulo iĝas tro granda). Pro la surteriĝo proksime de la suda poluso, la sunpanelo estas muntita vertikale. La veturilo havas du spektrometrojn por studi la kunmeto de la surfaco, rekte sub la rovero. La mezuroj de la veturilo estos sendataj al la Tero tra la surterigilo.

 

Tiu misio estas grava paŝon antaŭen por la spaca esplorado de Barato kaj la lando jam havas planojn por kunlabori kun Japanujo por estonta kuna misio por specimeno reportado.

 

»

Please reload

Recent Posts

December 19, 2018

Please reload

Archive

Please reload

Tags

Address

Rotterdam, Netherlands

Contact

Follow

©2017 by ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta. Proudly created with Wix.com