Kio estas Etnomatematiko?

November 24, 2017

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Ekde la komenco de la 1970-a jardeko, antropologoj kaj matematikistoj kune kreis novan terminon por "la matematiko kreita de necivilizitaj kulturoj": etnomatematikon. Sed tiu tiam rasisma kaj eŭrocentra termino evolvis al pli interesa kaj malpli antaŭjuĝa koncepto, kaj alportis al la tuta fako de matematika edukado grandan ŝanĝon. Ni provos skizi ĉi tie kio estas nun la tiel nomata etnomatematiko. Pli bone estas komenci per ekzemplo.

 

Ĉe la bordoj de la rivero Maici, en la brazila Amazonio, vivas ĉirkaŭ 300 indiĝenuloj de la popolo pirahano(*). Ties unuaj kontaktoj kun "blankuloj" okazis antaŭ pli ol 50 jaroj. Sed estis nur tiam, kiam la lingvisto kaj antropologo Daniel Everett, en la 1980-a jaroj kaj poste, vivis inter ili, ke la pirahanoj eniris la ĝeneralan sciencan mondon.

 

Everett unue rimarkis, ke la pirahana lingvo ne konformiĝas al la tiam famega Ĉomskia teorio pri ĝenerala gramatiko. Tio donis al Everett internacian famon, sed li malkovris ankaŭ, ke la pirahanoj ne havas vortojn por nombroj kaj numeroj. Ili tute ne kalkulas, kaj laŭŝajne nek volas, nek sukcesas, lerni kalkuladon. Ili simple ne bezonas tion: nur unu vorto, ahoi, uzendas kiam ili volas paroli pri malmultaj aŭ malgrandaj aferoj. Ne gravas, ĉu ni havas unu, du, tri aŭ dudek ŝtonetojn en la manoj. Se la tutaĵo ne estas granda, ĝi estas ahoi. 

 

La pirahanoj ne havas diojn, kaj ne havas mitajn rakontojn pri la komenco de la tempoj. Ili estas inteligentaj kaj bonhumuraj, kaj vivas per ĉasado kaj komercado kun la najbaraj urboj. Ili travivas simplan vivon sen multaj zorgoj kaj problemoj. Sed ili, kune kun multaj aliaj indiĝenaj popoloj, alportis grandan pripensadon al nia nuna filozofio de la matematiko kaj de la matematika edukado.

 

Matematikistoj senzorge pensis, ke kalkulado estis io nature praktikata de ĉiuj popoloj de la mondo; ili ankaŭ pensis, ke ĉiu persono povas lerni kalkuli kaj ke kalkulado estas unu el la markoj, kiuj karakterizas la homaron. Post la pirahanoj, ili jam ne povas pensi tion. Fakte kelkaj jam ne pensas tiel, kiel la brazila matematikisto kaj edukisto Ubiratan D'Ambrosio. Laŭ li, etnomatematiko estas la aro da teknikoj, kiun popolo, aŭ eĉ eta komunumo, uzas por kompreni kaj komprenigi al aliaj la ĉirkaŭan mondon. Etnomatematiko estas ja ĝenerala teorio pri la materiaj kaj mensaj artefaktoj, kiujn ni uzas por vivi sur la tero.

 

La plej profunda bato, kiun etnomatematiko donas al nia matematika edukado estas, ke niaj lernejoj vivas sub nun nepravigeblaj ideologioj, kiuj iel masakras niajn gelernantojn per senĉesa parkerado de senutilaj matematikaj faktoj, kiuj estas tie nur por selekti la plej adaptitajn por produktado en la nuna ekonomia sistemo.

 

Estas klare, ke ne ĉiu matematikaĵo estas senutila. Pensi tiel estas absurde, kaj ĝi ne estas tio, kion ni diras. Sed ni ja diras, ke post kelkaj jaroj en la lernejoj kaj post alproprigo de utilaj matematikaj rimedoj, ni komencas lerni aferojn tute sencelajn kaj sen bona pravigo, kial ili estas tie. Ili ne estas tie por nia plezuro aŭ eĉ por elvolvado de niaj rezonaj kapabloj, kiel kelkaj naive diras. Ili estas tie por ideologiaj kaj politikaj kialoj. Tion la etnomatematiko kapablas nin diri.

 

Pensu pri tio: ĉu estas de ia uzo lernigi la pirahanojn pri kalkulado? Kial ni instruas matematikon, "la reĝinon de la sciencoj", en niaj lernejoj? Ĉu estas pro tio, ke ni ĝin abunde, profunde kaj feliĉe lernu? Malfeliĉe, ne.

 

(*) Pirahano – libera traduko de la originala Pirahã

 

 

Please reload

Recent Posts

December 19, 2018

Please reload

Archive

Please reload

Tags

Address

Rotterdam, Netherlands

Contact

Follow

©2017 by ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta. Proudly created with Wix.com