SCIENCA NEVERA VERO numero 8 RUĜO EKSCITAS TOROJN

November 17, 2017

Toreo estas la bunta vesto de la toreadoro, la kolorplena papero de la banderiloj [banderillas], la muleta de la matadoroj. Toreo estas koloro, kiel Goya, la flamenko aŭ la ĝardenoj andaluziaj. Toro malmulte batalema rajtas havi, kiel signo de honto kaj de ĝusta kondamno pro sia konduto, nur nigrajn banderiloj. Koloro estas vivo, ŝajnas, sed laŭ la vidpunkto de la toro ĝi estas preskaŭ ĉiam morto, kaj eble nigrablanka afero.
Ĉu iu iam pensis diri al la matadoro, ke lia toro estas malmulte aŭ eĉ neniom sensiva por koloroj?  Ĉu li ne scias, ke li povus uzi kiel muletao [muleta] simplan blankan drapon? Ni vetas, ke li bone konas tion, ĉar por kuratakigi la toron li ĝin alvokas per agitado de la muletao. La besto estas nekapabla sensi la kolorojn, sed certe ne estas surda kaj povas percepti etan movon. 
Krome, la toro ne estas escepto, ĉar plena kolora vido estas lukso rezervata nur, ĉe la vertebruloj, al malmultaj. Inter la bonŝanculoj ni trovas testudojn, lacertojn kaj tagajn birdojn. Inter la mamuloj, la ĉevalo kaj la hundo ĝuas rudimentan koloran vidon, dum bonan sensadon de la koloroj havas mangoto kaj kelkaj bestoj vivantaj sur la arboj kaj sin nutrantaj per fruktoj (sciuroj kaj primatoj). 
Do, se ni povas sensi la kolorojn de la toreo, eble estas ĉar niaj malproksimaj praavoj en la historio de la evoluo sin nutris per koloraj fruktoj. 
Malofta en la vertebruloj, la eblo vidi kolorojn estas kontraŭe doto de la insektoj; sed, ilia vida spektro estas malliniigita rilate al nia: ili vidas la ultraviolon kaj ĝenerale ne povas vidi la ruĝon.
Ĉu ŝajnas, ke la animalo plej sensiva al la ruĝo estas la homo? Ruĝo estas fundamenta kaj brila koloro, kiu allogas aŭ timigas: flago komunista aŭ flago naziista, ruĝa armeo, ruĝigiloj, kardinala ruĝo, ruĝo de la braĝo kaj de la lafo, ruĝo de la fajrobrigado kaj de la Ferrari, ruĝo de la muletao. Kun la ruĝo de la sango, la homo havas ambiguan rilaton de timo aŭ de allogo, kion la toreo perfekte kodigis. 
Plie, tiu simbola atribuado de la koloroj alprenas kelkfoje mirigajn formojn. Laŭ Rimbaud, la vokaloj posedas kolorojn kaj en 1880 la psikologo Francis Galton pruvis, ke iuj personoj prezentas en ilia menso la numerojn asociitaj al kolorojn: flavo kun tri, ruĝo kun kvar, bluo kun ses…
La manieroj reprezenti aferojn en la menso estas vere nepenetreblaj, kaj ne nur en la toraj cerboj. 

El la originala artikolo de Jean-François Bouvet, en la libro “Gli spinaci sono ricchi di ferro – I luoghi comuni della scienza” de la sama aŭtoro.

 

 

Please reload

Recent Posts

December 19, 2018

Please reload

Archive

Please reload

Tags

Address

Rotterdam, Netherlands

Contact

Follow

©2017 by ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta. Proudly created with Wix.com