• Wendel PONTES

Pri reproduktiĝo de kokcineloj


Certe vi jam vidis pri kokcineloj. Ili estas belaj insektetoj kiuj facile troviĝas en la plantoj de ĝardenoj. Ne malofte oni admiras tiun juveleton kiam ĝi marŝas de planto al planto, kaj eĉ flugetas de branĉo al branĉo. Tamen, malantaŭ tiu simpla kaj supraĵa observo, estas vasta aro de scioj kiuj la granda plejmulto simple ne konas.


Kokcineloj estas voraj insektoj, kiuj gradnparte sinnutras de afidoj kaj skvam-insektoj (koĉoj), kiuj siavice estas gravaj malhelpantoj de agrikulturo. Tiuj insektoj suĉas la nutraĵojn de la plantoj kaj malfortigas ilin, ĝis morto. Pro tio, kokcineloj estas taŭga ilo por prizorgi plantaron. Anstataŭ konstanta uzado de pesticidoj kaj insekticidoj, oni povas elekti alternativan metodon por malaltigi la kvanton da afidoj kaj koĉoj en la ekonomike gravaj plantoj: uzi la kokcinelojn.


Sed kiel oni povas scii ke kokcinelo estas efika? Ĉu ni jam esploris pri ĝi? Ĉu ĝi estas komerce uzebla? Ĉu ni povas bredi ilin sufiĉe facile kaj ĉiuj specioj estas efikaj? Tiujn kaj aliajn respondojn vi trovos en la intervjuo de Wendel Pontes, universitata profesoro kaj vic-prezidanto de ISAE, fakulo pri reproduktado de kokcineloj. Li estis intervjuita de la fama podkasto Kern.Punkto, de Johannes Mueller kaj Eva Fitzelová.


Notindas ankaŭ, ke Johannes Mueller estas ISAE estrarano! Nepre aŭskultu la tutan epizodon en:


KLAKU ĈI TIE.

39 views0 comments

Recent Posts

See All