• Anthony LUCAS

Oceano kontribuis al alveno de l'Holoceno.


fonto : pixabay


Oceano estus kontribuinta al klimata varmiĝo favorigante alvenon de Holoceno, interglacia epoko en kiu ni ankoraŭ estas!

.

L’holoceno estas geologia epoko etendiĝanta sur la lastaj 10 000 jaroj kaj kiu ne estas finita. La ekiĝo de tiu periodo kongruis kun la globa varmiĝo de l’atmosfero kaj la aperigo de prosperiga medio por la gehomoj pro klimato favorigante agrikulturon kaj vegetalan diversecon, interalie.


kiel ekspliki tiun varmiĝon? Serĉistoj el universitato de Princeton (usono), kaj Max Plank instituto, en ilia artikolo en Nature Geoscience opinias ke oceano respondas.

Unue, sciendas ke oceano estas karbonujo multe pli granda ol atmosfero. Ĝi ensorbas karbonon per ĝia vegetalaĵa planktono kiu, mortinte, dronas ĝis oceana grundo aŭ estas manĝinta de bestoj maraj.


Tiu mekanismo pli gravas ĉirkaŭ mezvarmaj latitudoj ol polusaj latitudoj. fakte, la dioksido karbona estas sendita pli rapide en atmosfero ĉar la akvoj profundaj pli ofte supreniras en polusaj regionoj.Tial, aŭstra oceano kutime estas konsiderinta kvazaŭ fuĝo en tiu ensorba sistemo de karbona diokisdo. Estus en tiu oceano mem ke inter 11 000 kaj 8 000 jaroj antaŭ nia erao, giganta kvanto da karbono liberiĝas en atmosferon.


La aŭtoroj de la studo alvenis al tiu konkludo post mezurado de la kvanto da azotaj izotopoj en la minerala strukturo de diversaj maraj fosilioj tiaj kiaj, diatomeoj, foraminiferoj kaj koraloj. Tiel ke la evoluado de la koncentriteco da nutraĵoj en surfaca akvo de l’oceano aŭstra estis rekonstituita.


La serĉistoj estimas ke tiu flugo pasigas koncentritecon de atmosfera karbona dioksido de 260 ĝia 280 ppm. Ŝajnus eta kreskigo, rigardante la nunan koncentriceo pro industria revolucio (400ppm) kaj la la prognozojn por 2100 (930 ppm). Tamen, tiu epoke, tiu flugo grave partoprenis al stabiligo de la klimato.

Fontoj : EurekAlert! – Futura Sciences


25 views0 comments

Recent Posts

See All

Address

Rotterdam, Netherlands

Contact

Follow

©2017 by ISAE - Internacia Scienca Asocio Esperanta. Proudly created with Wix.com